Incesto
Incesto (ankaŭ nomata sangadulto[1]) estas seksumado kun familiano aŭ parenco.
Plej multaj kulturoj tabuas inceston, almenaŭ en la grado inter (ge)fratoj kaj inter generinto kaj ido. Tamen ne ĉiam kaj ĉie estis tiel ĉi ĉar la ideo pri parenceco kaj seksumado estas malsama de kulturo al kulturo.
La malpermeso de incesto inter plenkreskaj homoj estas pravigata per la pliiĝo de la risko de naskiĝo de malsanaj idoj, la misformiĝo de familiaj rilatoj kaj la endanĝerigo de la propra mensa sano de la koncernaj partioj.
Laŭ Claude Lévi-Strauss, tabuo pri incesto estas la bazo de socia organizo, ĝi estas la unua leĝo de la homa socio. Laŭ li, tabuo de incesto devigis al viroj "ŝanĝi" fratinojn kaj tio kreis sociajn rilatojn.
Malakcepto aŭ timo pri incesto estas la bazo de tradiciaj rakontoj kaj eĉ de modernaj verkoj de literaturo aŭ aliaj artoj, kiel ekzemple la fama Cent jaroj da soleco de la fama kolombia verkisto Gabriel García Márquez.