Hungara forinto
Hungara forinto (HUF laŭ ISO 4217) estas la oficiala monunuo en Hungario. La hungara mallongigo de tiu ĉi valuto estas Ft. Ĝi estis enkondukita la 1-an de aŭgusto 1946, post hiperinflacio de la antaŭa valuto, pengő.
| Hungara forinto | |
|---|---|
| valuto | |
| Ŝtato: | Hungario |
| Subdivido: | |
| Kodo laŭ ISO 4217: | HUF |
| Mallongigo: | |
![]() | |

La sur la bildo prezentitaj malnovaj forintoj montras scenojn, famulojn de la hungaraj liberecbataloj kontraŭ la aŭstroj. Tiuj biletoj estis ŝanĝitaj al pli neŭtralaj meze de la 1990-aj jaroj.
Monero de la forinto estis fillér, kiu ĉesis ekzisti en 1999.
- 2 forintoj 1947
- 2 forintoj 1947
Eksteraj ligiloj
redakti- Karlo Juhász: Hungario: Atako kontraŭ la forinto (Monato 2003/07, p. 11)

