Howard Hunt

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Everett Howard Hunt (9-an de oktobro 1918, Hambrug, Novjorkio 23-an de januaro 2007) estis CIA-agento, kulpulo en la Watergate-skandalo.

Howard Hunt
Persona informo
Naskonomo Everette Howard Hunt, Jr.
Aliaj nomoj Robert Dietrich Gordon Davis David St. John P. S. Donoghue
Naskiĝo 9-an de oktobro 1918 (1918-10-09)
en Hamburg
Morto 23-an de januaro 2007 (2007-01-23) (88-jaraĝa)
en Miamo
Mortokialo pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Prospect Lawn Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj usona angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Brown
Hamburg High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
romanisto
spiono Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hunt deĵoris ĉe la CIA de 1949 ĝis 1970. Li partoprenis en 1954 en renverso kontraŭ gvatemala prezidento Jacobo Arbenz, en 1961 estis kunorganizanto de la fiaskinta surbordiĝo en Golfo de porkoj de Kubo.

En 1971 - kiel dungito de la Blanka Domo - kaŝpenetris kun Gordon Liddy en domon de Beverly Hills-a psiĥiatro por ŝteli traktad-paĝojn pri Daniel Ellsberg, kiu kaŝe filtrigis sekretajn dokumentojn de la Pentagono. Oni ekis en 1973 juĝproceson kontraŭ Ellsberg, sed pro i.a. la neleĝa kaŝpenetro, la juĝistaro liberparolis la akuziton.

Sama okazis ĉe la Watergate-skandalo. Oni peti je Hunt por organizado de la enrompo, por ke oni trovu pruvojn pri ligoj inter demokrata prezidenta kandidato George McGovern kaj Fidel Castro. La Nixon-stabo timis, ke Castro apogas per mono kampanjon de McGovern. Oni pruvaĵojn ne trovis, sed ili senvualiĝis kaj tio kondukis al abdiko de Nixon en du jaroj.

Hunt estis en prizono 33 monatojn kaj koleris je Nixon, kiu neniun respondecon surprenis.