Helen Fielding
Helen FIELDING (naskita la 19-an de februaro 1958 en Morley, Okcidenta Jorkŝiro) estas brita verkistino kaj ĵurnalistino, plej konata pro siaj romanoj pri Bridget Jones. [1][2][3]
| Helen Fielding | ||
|---|---|---|
| ||
| Persona informo | ||
| Helen Fielding | ||
| Naskiĝo | 19-an de februaro 1958 (68-jaraĝa) en Morley | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | |
| Alma mater | Kolegio Sankta Anno | |
| Familio | ||
| Amkunulo | Kevin Curran (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto scenaristo opinia ĵurnalisto romanisto ĵurnalisto kolumnisto | |
| Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado, ĵurnalismo, prozo kaj opinia ĵurnalismo | |
| Aktiva dum | 1994– vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Bridget Jones's Diary vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Verkado
redaktiŜia unua libro, la satira novelo The Reason for Success (La Kialo de Sukceso), estis publikigita en 1994. La libro baziĝis sur la spertoj de la aŭtorino dum filmado de dokumentarioj en Afriko. Helen Fielding fariĝis vaste konata pro sia romano Bridget Jones's Diary (La Taglibro de Bridget Jones), publikigita en 1998 kaj naskita de kolumno, kiun ŝi verkis por The Independent. La sukceson de la libro sekvis daŭrigo, Bridget Jones: The Edge of Reason (1999), kaj poste nova verko pri la aventuroj de la nova heroino de Helen Fielding, Olivia Joules: Or, The Fervent Imagination (2003). [4]
Pluraj sukcesaj filmoj estis faritaj surbaze de ŝiaj libroj.
Verkaro
redakti- Cause Celeb (1994) estas satiro, bazita sur la rilato inter famuloj kaj rifuĝintoj metitaj en tendaro en fikcia lando en Orientafriko.
- Bridget Jones's Diary (1996)
- Bridget Jones: The Edge of Reason (1999)
- Olivia Joules and the Overactive Imagination (2003), komika spionromano lokita en Miamo, Los-Anĝeleso, Anglio kaj Sudano.
- Bridget Jones: Mad About the Boy (2013)
- Bridget Jones's Baby: The Diaries (2016)
Referencoj
redakti- ↑ Helen Fielding - National Portrait Gallery (angle). Alirita 2024-04-24 .
- ↑ Helen Fielding | Producer, Writer, Actress (en-US). Alirita 2024-04-22 .
- ↑ Helen Fielding: Quotes, Biography, Bridget Jones, Bibliography, Movies, Awards and Nominations, and a List of Books by Author Helen Fielding. Alirita 2024-04-24 .
- ↑ Review: Bridget Jones: Mad About the Boy - Helen Fielding - The Literary Edit (en-GB) (2013-10-14). Alirita 2024-04-24 .


