Hami
Hami ĉine 哈密, pinjine Hāmì, en la ujgura قۇمۇل estas prefektujnivela metropolo en Ĉina Popola Respubliko, en Ujgura Aŭtonoma Regiono Ŝinĝango. La historia loknomo estis Kumul.
| Hami | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| departemento-ranga urbo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 839000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 541 836 (2007) [+] | ||
| Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 50′ N, 93° 31′ O (mapo)42.8322493.51548Koordinatoj: 42° 50′ N, 93° 31′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 759 m [+] | ||
| Areo | 137222,3 km² (13 722 230 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||

Demografio
redaktiLoĝantaro de Hami en 2020 estis 673 383.
Geografio
redaktiLa teritorio situas en depresio 759 m super marnivelo plejparte en dezerto, iomete en montaro Tianŝan. Ĝi kovras 142 100 km² kaj konsistas el 3 dividoj. Ĉefurbo Pekino troviĝas 1929, Ŝanhajo 2776 km aere laŭ [1].
Historio
redaktiLa konata historio de tiu areo komenciĝis dum la unua jarmilo antaŭ Kristo. Marko Polo raportis viziton al "Camul" komence de la 14-a jarcento kaj tio estis la nomo sub kiu ĝi unue aperis sur eŭropaj mapoj. La prefektujnivela urbego formiĝis en 2016 per kunfandiĝo de la antikva oazo-urbo Kumul (Hami) kun du ĉirkaŭaj prefektejoj.
Ekonomio
redaktiLa ĉefaj mineralaj rimedoj de ĉi tiu regiono inkluzivas karbon, feron, kupron, nikelon eĉ oron. En la dezertaj regionoj la suna kaj venta energioj aktive disvolviĝas. La agrikulturo evoluigis brutobredadon kaj kotonkultivadon. La plej konata kultivaĵo estas la melonoj.
Trafiko
redaktiHami estas konektita al Ŝinĝjango kaj la resto de Ĉinio per rapidtrajnoj kaj konvenciaj fervojaj ligiloj. Ankaŭ estas nacia ŝoseo kaj rapidvojo, fine enlanda flughaveno.
Klimato
redaktiHami havas ekstreme kontinentan dezertan klimaton (laŭ la klimata klasifiko de Köppen estas BWk) kun ekstremaj diferencoj inter somero kaj vintro, kaj sekan, sunan veteron tutjare. La jara precipitaĵo estas nur 45 milimetroj. La averaĝaj neĝtagoj estas 12 jare. La areo ricevas 3 285 horojn da sunbrilo ĉiujare, preskaŭ la plej suna en la lando. La temperaturo averaĝas 10,5 °C kaj varias inter 3-19 °C.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- muzeo
- maŭzoleo
- trovitaj meteorŝtonoj kaj dinosaŭraj fosilioj
Fontoj
redakti- WikiTrans



