HP 3000
La serio HP 3000 estas familio de minikomputiloj disvolvita de Hewlett-Packard en 1972 post peniga disvolviĝa projekto[1]. Ĝi estis destinita esti la unua minikomputilo liverita kun samtempa kaj mult-uzanta operaciumo.
| HP 3000 | ||
|---|---|---|
| minikomputilo instrukciara arkitekturo | ||
| Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
| Lando | Usono | |


Priskribo
redaktiEn 1972, la unuaj maŝinoj estis bazitaj sur 16-bitaj CISC-procesoroj fabrikitaj surbaze de elektronaj komponantoj (mikroprocesoroj ankoraŭ ne ekzistis).
De 1972 al 1993[2] la sistemo trapasis multajn evoluojn, tiom el materia vidpunkto, kun la evoluo de teĥnologioj kaj miniaturigo de elektronaj komponantoj, interalie por la centra memoro kiom por programaro kaj ĉiuj flankaparatoj[1].
Ĉirkaŭ 1988, maŝinoj uzantaj procesoron HP PA-RISC estis amase liveritaj, ebligante memor-adresadon en 32 bitoj. La binara kongrueco kun malnovaj maŝinoj estis pludaŭrigata.
La operaciumo de la serio 3000 nomiĝas MPE (MPE/V, MPE/XL, MPE/ix)[3] kaj inkluzivas datumbazon nomitan "TurboIMAGE".
En 2003, HP ĉesis vendadon de serio HP-3000. La (limigita) helpservo estis plilongigita ĝis la 31-a de decembro 2010, dato de halto de helpservo.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 angle HP-3000 history En retejo hpmuseum.net
- ↑ angle Historio de serio HP-3000 en retejo hpmuseum.net
- ↑ angle HP Multi-Programming Executive
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiTradukfonto
redakti| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "HP 3000" en la franca vikipedio (fonta versio 101141475). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

