Guntmadingen
Guntmadingen estis ĝis fino de 2012 komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2013 parto de la komunumo Beringen en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 248 loĝantojn je la 9-a de februaro 2009.
| Guntmadingen | |
|---|---|
![]() | |
| Blazono de Guntmadingen | |
| Vilaĝeniro de Guntmadingen | |
| loĝloko • eksa komunumo de Svislando | |
| Kantono | Ŝafhaŭzo |
| Komunumo(j) | Beringen |
| Geografia situo | CH1903: 683428 / 281972 (mapo)47.6830555555568.5497222222222Koordinatoj: 47° 41′ N, 8° 33′ O; CH1903: 683428 / 281972 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 248 |
| Areo | 4,49 km² |
| Alteco | 439 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8223 |
| situa mapo de Guntmadingen antaŭ la kuniĝo kun Beringen | |
Geografio
redaktiGuntmadingen situas en la sudo de la regiono Klettgau en kampara kaj arbara regiono ĉe la piedo de la monto Lauferberg. Krom la vilaĝo al Guntmadingen apartenas la setlejo Oberneuhus.
Najbaraj komunumoj
redaktiĜis fino de 2012 la tiama komunumo Guntmadingen limis en nordo al Löhningen, en oriento al Beringen, en sudoriento al Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo, en sudo al Jestetten (Baden-Virtembergo-Germanio) kaj en okcidento al Neunkirch.
Vidindaĵo
redaktiEn Gutmadingen troviĝas la plej granda plugilmuzeo de Svislando.
Trafiko
redaktiGuntmadingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Norde de la komunumo pasas la kantona ĉefvojo B34 de Beringen al Trasadingen. La vilaĝo Guntmadigen atingeblas per vojo, kiu deiras de tiu kantona vojo suden. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per lokaj busoj de Germana Fervojo kaj poŝtaŭto ek de la stacidomoj de Neunkirch kaj de Ŝafhaŭzo.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Guntmadingen datiĝas el la jaro 1122 kiel Guntramingin. Dokumento, kiu mencias Guntmadingen kiel Guntrammingin en la jaro 1111 estas laŭ la Historia Leksikono de Svislando falsigo el la 12-a jarcento. En mezepoko la bienoj kaj jurisdikcio en Guntmadingen apartenis al diversaj ŝafhaŭzaj monaĥejoj inter kiuj Monaĥejo Allerheiligen. En la jaro 1529 tiuj rajtoj transiris al la urbo Ŝafhaŭzo. Guntmadingen estis kune kun Löhningen parto de komunumo Beringen ĝis tiuj komunumoj en la jaro 1840 respektive 1846 estis disigitaj kaj fariĝis aŭtonomaj politikaj komunumoj. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la komunumo Guntmadingen estis integrita al Beringen kaj ĉesis ekzisti kiel memstara komunumo.[1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Guntmadingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


