Gruoformaj

(Alidirektita el Gruiformes)

Ene de la biologia klaso de birdoj, la ordo de Gruoformaj (aŭ ralformaj) birdoj (Gruiformes) estas subdividita en pli ol 20 familiojn, el kiuj duono estas konata nur el fosilioj, ĉar ili jam formortis. Temas pri malsimilaj birdoj laŭ grando, de la grandaj gruoj, ĝis la malgrandaj raledoj; sed ĉiuj estas birdoj de similaj strukturo kaj skeleto, kiuj vivas en marĉaj medioj, ĉefe dum reproduktado, kaj timidaj. Tamen iliaj voĉoj estas laŭtegaj kaj tre eksterordinaraj kaj utilas por identigi ilin eĉ sen vido.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gruoformaj
Balearica regulorum gibbericeps
Balearica regulorum gibbericeps
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Bonaparte, 1854

5-10 familioj kun vivantaj membroj; vidu artikolon.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili estas diversgrandaj birdoj, kiuj paŝadas, kuras aŭ naĝas. Ili estas fruaj nestoforlasantoj.

Taksonomio

redakti

ORDO GRUOFORMAJ (GRUIFORMES)

Bildaro

redakti