Granma
Granma estas la nomo de diversaj konceptoj kun rilato al Kubo; Granma estas angla karesformo de grandmother (avino).
Ŝipo
redaktiGranma estis la nomo de motorboato kiu ludis gravan rolon en la kuba revolucio. Ĝin utiligis la revoluciuloj por vojaĝi en 1956 al Kubo el Meksiko, kun aro de armiloj, tiel komencante la gerilan lukton. Inter la vojaĝantoj troviĝis Fidel Castro, Raúl Castro kaj Che Guevara (mallonge Che). La ŝipo nun montriĝas en la muzeo de la revolucio en Havano, pli ekzakte en la urboparto malnova Havano.
Ĵurnalo
redaktiLa nomo de la ŝipo estas ankaŭ tiu de la oficiala taga gazeto de la Komunista Partio de Kubo. Vidu la artikolon ĵurnalo Granma. [1]
Provinco
redaktiGranma estas la nomo de provinco de Kubo. Vidu la artikolon provinco Granma.
Eksteraj ligiloj
redaktiaparte pri la motorboato kaj la historio de ĝi en la revuolucio de Kubo
- http://www.historyofcuba.com/history/granma.htm Arkivigite je 2013-11-16 per Archive.today
- http://www.granma.cubasi.cu Arkivigite je 2021-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
- https://archive.is/20120802143706/www.granma.cu/portugues/index.html