Gottfried Keller

svisa romanveristo, poeto kaj damisto

Gottfried KELLER (* la 19an de julio 1819 en Zuriko, † la 15an de julio 1890 samloke) estis svisa verkisto.

Gottfried Keller
Persona informo
Gottfried Keller
Naskiĝo 19-an de julio 1819 (1819-07-19)
en Zuriko
Morto 15-an de julio 1890 (1890-07-15) (70-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo Tombejo Sihlfeld, A 34 8 81022 Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio reformita vd
Etno svisoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Universitato de Hajdelbergo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Gottfried Keller
Memorigilo Gottfried Keller
Familio
Patro Johann Rudolf Keller (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elisabeth Keller (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Regula Keller (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
romanisto
kanceliera gvidanto de svisa kantono
pentristo
poeto
libretisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Zuriko Munkeno Heidelberg vd
Aktiva dum 1846–1890 vd
Verkado
Verkoj Heroa pejzaĝo 
Martin Salander 
La verda Henriko 
la homoj de Seldvila 
La standardo de la sep justuloj 
Zurikaj noveloj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia origina deziro, fariĝi pentristo en Munkeno, fiaskis. Li reiris al Svislando, serĉis kontaktojn al politike progreseme liberalaj intelektuloj kaj per stipendio li fine povis sen financaj problemoj studi historion, filozofion kaj literaturon en Germanio. Ekde 1850, li plene dediĉis sin al la verkado; en la jaro 1855 li revenis al Zuriko, kie li de 1861 ĝis 1876 okupis la postenon de urba skribisto.

La verkaro de Gottfried Keller konsistas ĉefe el poemoj, romanoj kaj noveloj. Je la komenco de sia kariero li akuzis en siaj verkoj politikajn kaj sociajn malbonaĵojn, poste li pli kaj pli priskribis la strebadon de siaj protagonistoj al feliĉa vivo kaj socia bonfarto.

Omaĝe al li, la "premio Gottfried Keller" estis kreita de la fondaĵo Martin Bodmer en 1922[1]; tiu plej malnova premio pri literaturo de Svislando estas atribuita ĉiujn du aŭ tri jarojn.

Famaj verkoj

redakti
  • Gedichte (poemoj, 1846)
  • Neuere Gedichte (poemoj, 1851)
  • Der grüne Heinrich (romano, 1854/55; novtekstigo 1879/80)
  • Die Leute von Seldwyla (noveloj, 1856; ampleksigita 1873/74)
  • Zürcher Novellen (noveloj, 1878)
  • Das Sinngedicht (noveloj, 1882)
  • Martin Salander (romano, 1886)

En Esperanto aperis

redakti
  • La forĝisto de sia feliĉo; Virgino kaj monakino / Trad.: Jakob Schmid. En: Svisa antologio. - Budapest: Literatura Mondo, 1939, p. 86-116
  • Arbara kanto ; Vespera kanto ; Vintra nokto ; Nokta silento ; Almozulo ; Adiaŭ / Trad.: Hilda Dresen. En: Svisa antologio. - Budapest: Literatura Mondo, 1939., p. 326-329
  • Eugenia / trad.: Reinhard Haupenthal. – Saarbrücken : Iltis-Eld., 1990. – 27 p. – (Iltis-Serioj ; 2, Beletro Tradukita ; 2) ISBN 3-927613-10-X
  • Vintra nokto <poemo> / trad.: H. Dresen. – En: Nova Esperanta krestomatio. - Rotterdam : UEA, 1991, p. 443

Referencoj

redakti
  1. La premio Gottfried Keller alirdato la 3-an de julio 2008. (france)

Eksteraj ligiloj

redakti
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.