Glitkurado
Glitkurado, aŭ sketkurado[1], estas maniero por antaŭeniri sur glacio per sketiloj. Antaŭe ĝi estas kutima vojaĝmaniero en lokoj kie multe frostis dum la vintroj. Nuntempe ĝi precipe estas farita kiel sporto kaj dum libertempo. Ekzistas kelkaj tipoj de glitkurado-sporto. La diferenco estas la longeco de la irejo. Ekzistas mallongireja glitkurado kaj longireja glitkurado
| Glitkurado | |
|---|---|
![]() | |
| speco de sporto | |
| ice sport • sketado • olimpika sporto | |
| Fakoj | |
| Kulminaj konkursoj | |
| Internacia federacio | |
| Nomo: | Internacia Sketa Unio |
| Fondita: | 1892 |
| TTT: | www.isu.org |
| Rilataj paĝoj | |
| Kategorio:Sporto | |

Longireja glitkurado
redaktiĈe la longireja glitkurado la longeco de la irejo estas 400 metroj. Estas du rektaj partoj de 100 m kaj du kurvoj. La irejo havas du koridorojn, ena kaj ekstera. Dum la matĉoj la glitkuristoj sketas duoble. Unufoje ĉiuronde ili devas ŝanĝi koridoron por ke ili ambaŭ sketas saman distancon.
Ekzistas matĉoj je la jenaj distancoj:
- 500 m
- 1000 m
- 1500 m
- 3000 m (nur virinoj)
- 5000 m
- 10000 m (nur viroj)
Pluse ekzistas la jenaj kombinoj:
- Sprinto (dufoje 500m kaj dufoje 1000m)
- "All-round" (Viroj: 500m, 1500m, 5000m kaj 10000m, virinoj: 500m, 1500m, 3000m, 5000m)
Mallongireja glitkurado
redaktiMallongireja glitkurado estas sketkonkurso kiu, ĉe manko de artefarita irejo de la ĝusta longeco, estas sketata kiam naturglacio disponeblas. La distancoj estas 160 metroj por sinjoroj kaj 140 metroj por sinjorinoj.
Maratona glitkurado
redaktiAliaj eventoj
redaktiLa plej fama alia glitkurada evento estas la "Elfstedentocht". Ĝi estas glitkurada matĉo tra dekunu urboj en la nederlando provinco Frislando.
Referencoj
redakti- ↑ Sketkurado en la Terminaro Vintraj Olimpikaj Ludoj (esperante, germane). Arkivita el la originalo je 2020-07-30. Alirita 2016-10-12 .

