Giuliano Turone
Giuliano TURONE (naskiĝis la 10-an de decembro 1940 en Santa Margherita Ligure) estas itala esperantisto kaj emerita juristo, juĝisto ĉe la kasacia kortumo en Milano kaj prokuroro ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago.
| Giuliano Turone | |
|---|---|
Giuliano Turone en la Kultura Esperanto-Festivalo 2022 | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de decembro 1940 (85-jaraĝa) en Santa Margherita Ligure |
| Lingvoj | itala |
| Ŝtataneco | Italio |
| Okupo | |
| Okupo | juĝisto |
Esperanto
redaktiLi estas ano de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li plurfoje prelegis kaj aktoris en Esperanto-aranĝoj, ekzemple en la Universala Kongreso 2015 en Lille. En la Kultura Esperanto-Festivalo 2022 en La Chaux-de-Fonds, li prezentis aktore diverslingvajn tradukojn de la Dia Komedio de Dante Alighieri. Li verkis la antaŭparolon pri libreto titolita "Mafio klarigata al turistoj" de Augusto Cavadi[1].
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (eo) Augusto Cavadi, Mafio klarigata al turistoj, Tradukis M. Lipari, C. Minnaja, eld. Di Girolamo. Trapani, 2011. 53 paĝoj, Libroservo de UEA.

