Georgenthal
Georgenthal estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2024 la komunumo havis 7824 loĝantojn sur areo de 79,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 91 loĝantoj/km². Ĝis la fino de 2019 Georgenthal estis la administra centro de komunumaro, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Apfelstädtaue, kiu tiam estis malfondita. Samtempe fine de 2019 la komunumo absorbis la antaŭajn najbarajn komunumojn Leinatal, Hohenkirchen kaj Petriroda, kaj fine de 2023 ankoraŭ aldone absorbis la antaŭan komunumon Herrenhof.
| Georgenthal | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Turingio | |||||
| Distrikto | Distrikto Gotha | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 036253 | |||||
| Poŝtkodo | 99887 | |||||
| Aŭtomobila kodo | GTH | |||||
| Oficiala Municipokodo | 16067092 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Peter Schneider | |||||
| Adreso de la administrejo | Tambacher Str. 2 99887 Georgenthal | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 7824 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 50′ N, 10° 40′ O (mapo)50.83117710.662231Koordinatoj: 50° 50′ N, 10° 40′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 390 m | |||||
| Areo | 28,81 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.georgenthal.de/ | |||||
La fervojlinio Ohratalbahn (nuntempe neservita) unuigas la lokon kun Gotha en la nordo kaj Gräfenroda en la sudo. Longtempe Georgenthal estis vera fervojlinia trafiknodo kun du aliaj linioj al Tambach-Dietharz kaj Friedrichroda.
Historio
redaktiLa plej malfrua setlado en Georgenthal datumas je la vilaĝoj Asolveroth kaj Rekkers (bieno Gut Rathkersdorf) dum la komencoj de la pejzaĝa taŭgigo. En 1143 fondiĝis la Klostro Sankta Georgo de la cistercianoj fare de la grafoj de Schwarzburg-Käfernburg. Je tiu ĉi monaĥejo aludas la nomoj Vallis St. Georgii kaj Mons St. Georgii sub kiaj nomoj la vilaĝo unuafoje menciitis en la 12a jarcento. En 1347 temas konatas Jurginthal. En 1335 la monaĥejo posedis ne tute 11.000 hektarojn da grundo kun 12 vilaĝoj flegante ĉevalbredadon. Dum la Kamparana ribelo la klostro dezertiĝis dum pasko de 1525; en 1531 la tuto sekulariĝis kaj la eksa monakejo kun siaj bienoj ekformis la Administrujon Georgenthal. Ekde 1600 unu el la monakejaj ejoj alikonstruitis je somera rezidejo, i.a. por Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg). Je la fino de la 19a jarcento komenciĝis surloke la turismo. Inter 1646 kaj 1711 okazis surloke 71 procesoj kontraŭ sorĉistinoj. Elstaris la sorĉistinĉasisto Benedikt Leo ĉirkaŭ la jaro 1674[1]. Multajn jarojn Georgenthal ankaŭ gravis kiel fervoja trafiknodo en la direktoj de Gotha, Fröttstädt, Gräfenroda kaj Tambach-Dietharz. Hodiaŭ ĉiuj linioj aŭ estas forigitaj aŭ ne plu uzitaj. La lasta regula persona transporto okazis la 11-an de decembro 2011 inter la linio Gotha-Gräfenroda. Komence de aprilo 1999 la vilaĝo Nauendorf iĝis kvartalo de Gräfenroda.
Vidindaĵoj
redakti- Saŭropado
- Monaĥejo Georgenthal
- Hirzbergbahn-fervojlinio
Bildaro
redakti-
monaĥeja kirko
-
historia grenejo
-
rozoforma ornamaĵo ĉe la grenejo
-
la loka kastelo
Referencoj
redakti- ↑ Ronald Füssel: Die Hexenverfolgungen im Thüringer Raum, Veröffentlichungen des Arbeitskreises für historisĉe Hexen- und Kriminalitätsforsĉung in Norddeŭtsĉland, Band 2, Hamburg 2003, p. 236-237
Eksteraj ligiloj
redakti


