Gabriel Jesus
brazila futbalisto
Gabriel Jesus (prononco laŭ sistemo IFA ɡabɾiˈɛw ʒeˈzus) aŭ je plena nomo Gabriel Fernando de Jesus estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la 3-an de aprilo 1997 en San-Paŭlo, do nun estas 29-jara.
| Gabriel Jesus | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Gabriel Fernando de Jesus |
| Naskiĝo | 3-an de aprilo 1997 (29-jaraĝa) en San-Paŭlo |
| Lingvoj | portugala |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto |
Ekde la jaro 2022 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Arsenal FC, antaŭe li kvin jarojn membris en la unua teamo de la klubo Manchester City kaj antaŭ tio en la klubo Sociedade Esportiva Palmeiras. Krome Gabriel Jesus ekde la jaro 2016 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2018 kaj la Futbala Mondpokalo 2022. Matĉe li en la naciaj teamoj de 2018 kaj 2022 rekoneblas per la numero "18".

