Friedrich Merz

germana politikisto (CDU), deka kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio, parlamentano

Joachim-Friedrich Martin Josef MERZ (naskiĝis la 11-an de novembro 1955 en Brilon) estas germana politikisto de la partio CDU) [1][2] kaj la nuna federacia kanceliero de Germanio ekde la 6-a de majo 2025.

Friedrich Merz
Federacia kanceliero de Germanio
Persona informo
Friedrich Merz
Naskiĝo 11-an de novembro 1955 (1955-11-11) (70-jaraĝa)
en Brilon
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Gymnasium Petrinum (mul) Traduki (1966–1971)
Universitato de Marburg
Bonna universitato - juro Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio (1972–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Friedrich Merz
Familio
Patro Joachim Merz (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Paula Merz (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Charlotte Merz (mul) Traduki (1981–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Philippe Merz (mul) Traduki, Carola Clüsener (mul) Traduki, Constanze Merz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo advokato (1986–)
Gerichtsassessor (en) Traduki (1985–1986)
juristo
politikisto
manaĝero
lobiisto
juĝisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo politiko, juro, justico, administrado kaj lobiado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BonnoBerlinoStrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Federacia kanceliero de Germanio
Dum 2025nun
Antaŭulo Olaf Scholz
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas federacia partiestro de la CDU ekde 2022, kaj estis estro de la parlamenta grupo CDU/CSU kaj tiel opoziciestro en la 20-a germana Bundestag (2021-2025).

De 1989 ĝis 1994 Merz estis membro de la Eŭropa Parlamento. Inter 1994 kaj 2009 li estis membro de la Bundestag, kaj de 2000 ĝis 2002 li estis unuafoje prezidanto de la CDU/CSU parlamenta grupo kaj tiel ankaŭ gvidanto de la opozicio [3]. Merz laboris kiel lobiisto kaj advokato.

Li revenis al politiko en 2018. En la federacia elekto en 2021, Merz iĝis membro de parlamento denove, kaj en la elekto (2022) por la CDU-prezidanteco, li estis finfine elektita prezidanto fare de la partikonferenco post membro-enketo. En septembro 2024, Merz iĝis la kandidato por kanceliero de la Kristandemokrata Unio je la federacia elekto de 2025 [4][5][6] kaj venkis tiun baloton. Sekve li nomumiĝis la Federacia kanceliero de Germanio kaj starigis "sian" ministraron. Krom la fakaj ministroj, lia aparte proksima kolego estas la kanceliera ŝtata ministro Wolfram Weimer, registara komisaro pri kulturo kaj amaskomunikiloj.

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti