Franz Platko

hungara futbalisto kaj trejnisto

Franz PLATKO (hungare : Kopiletz Ferenc Plattkó; naskiĝis la 2-an de decembro 1898, Budapeŝto, Hungario - mortis la 2-an de septembro 1982, Santiago de Chile ) estis hungara futbalisto kaj trejnisto, kiu ludis kiel golulo . Platko aktivis fine de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, kaj ludis, interalie, por MTK Budapest, FK Barcelono kaj Recreativo de Huelva kaj la hungara nacia teamo.[1] Kiel futbalisto, li gajnis la hungaran ĉampionecon kun MTK kaj la hispanan ĉampionecon kun FK Barcelona.

Franz Platko
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1898 (1898-12-02)
en Budapeŝto
Morto 2-an de septembro 1982 (1982-09-02) (83-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oj Károly Plattkó (en) Traduki kaj István Plattkó (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto
futbala trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Post sia emeritiĝo kiel futbalisto, li trejnis plurajn teamojn inter la 1930-aj kaj la 1950-aj jaroj, el kiuj la plej rimarkindaj estis Barcelono, Colo-Colo, River Plate, Boca Juniors kaj la ĉilia nacia teamo. Kiel trejnisto, li gajnis, inter aliaj titoloj, la rumanan ĉampionecon kun Venus Bukareŝto, la ĉilian ĉampionecon tri fojojn kun CSD Colo-Colo, kaj duan lokon en la hispana ligo kun FK Barcelono.

Vundita Platko dum la finalo de la Copa del Rey kontraŭ Real Sociedad en 1928 inspiris poeton Rafael Alberti verki sian Odon al Platko.

Lian kuraĝon kiel golulo eternigis Rafael Alberti en la poemo Oda A Platko (Odo al Platko).

Referencoj

redakti
  1. Ferenc Plattkó at EU-Football.info

Eksteraj ligiloj

redakti