Franclingva Vikipedio
franclingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio
(Alidirektita el Francalingva Vikipedio)
La franclingva Vikipedio estas la eldono de Vikipedio en la franca lingvo.
Franclingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | fr.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | franca |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 21-a de septembro 2025 | |
Artikolnombro | 2 710 573 |
Profundeco | 272.9 |
Paĝoj | 13 649 521 |
Redaktoj | 228 676 311 |
Uzantoj | 5 354 765 |
Aktivaj uzantoj | 40 046 |
Administrantoj | 141 |
Dosieroj | 76 964 |
Kvankam la plejparto el franclingvaj vikipediistoj loĝas en Francio, la projekto ankaŭ havas multajn kunlaborantojn en francparolantaj landoj, kiel Kanado, Belgio, Svisio kaj ceteraj landoj de Franclingvio. La 21-an de septembro 2025 ĝi enhavas 2 710 573 artikolojn.
-
La deveno de franclingvaj vikipediistoj, laŭ taksoj en aŭgusto 2006
Gravaj datoj
redakti- 23-a de marto 2001: oficiala ekesto de la franclingva Vikipedio
- 6-a de junio 2001: ekesto de la unua ĉefpaĝo
- 31-a de oktobro 2002: enkonduko de la "tria etaĝo" de la programo MediaWiki, kio kaŭzas la perdon de la ĝistiama historio de artikoloj
- 23-a de aprilo 2005: la franclingva Vikipedio atingas la sojlon cent mil artikoloj
- 28-a de majo 2007: la projekto atingas la sojlon kvincent mil artikoloj, per la artikolo Aitken (cratère)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Franclingva Vikipedio (france)
- Wikimédia France, la porvikipedia asocio de Francio (france)
- Wikimedia CH, la porvikipedia asocio de Svisio (angle, france, germane, itale, rumanĉe)