Filmfestivalo de Gento

ĉiujara filmfestivalo en Gento, Belgio

Film Fest Gent, antaŭe Flandra Internacia Filmfestivalo Gento (nederlande Internationaal Film Festival van Vlaanderen – Gent) estas unu el la plej gravaj filmofestivaloj en la mondo. Dum la jaroj, ĝi fariĝis unu el la plej gravaj aŭtunaj filmeventoj en Eŭropo kaj la plej granda filmevento en la Benelukso.[1] Tra la jaroj, ne nur la prestiĝo de la Genta Filmfestivalo, sed ankaŭ ĝia influo sur la disvolviĝo de monda kino kreskis grandege. Elstaraj majstroj de la monda kino ricevis premiojn ĉi tie. Ĉiujare, ĝia programo inkluzivas pli ol 150 mallongajn filmojn kaj dokumentajn filmojn. La Genta Filmfestivalo aparte emfazas muzikon kaj ĝian rolon en filmo.

Filmfestivalo de Gento
filmofestivalo
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1974 vd
Geografia situo 51° 2′ 26″ N, 3° 43′ 49″ O (mapo)51.0406816070953.7302877829547Koordinatoj: 51° 2′ 26″ N, 3° 43′ 49″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Filmfestivalo de Gento (Gento (urbo))
Filmfestivalo de Gento (Gento (urbo))
DEC
Map
Filmfestivalo de Gento
Fondinto(j) Ben ter Elst vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr
Film Fest Gent (2024)

Ĝi unue okazis en Gento, Belgio, en 1974 kiel studenta festivalo kaj ĝi okazas ĉiujare en oktobro. La filmofestivalo estas konata pro sia fokuso sur filmomuziko. La Premio Georges Delerue por Plej Bona Muziko estas donata ekde 1992, kaj la Monda Muzika Premio (Grand Prix por plej bona filmo) estas donata ekde 2001 kiel la kulminaĵo de la festivalo.

Ĉiujare okazas koncertoj prezentantaj filmmuzikon dum la festivalo. Komponistoj kiel Craig Armstrong, Elmer Bernstein, Carter Burwell, Michael Danna, Georges Delerue, Patrick Doyle, Harry Gregson-Williams, Maurice Jarre, Michael Kamen, Cliff Martinez, Ennio Morricone, Gustavo Santaolalla, Howard Shore, Gabriel Yared kaj Hans Zimmer prezentis en Gento.

Referencoj

redakti
  1. 50 unmissable film festivals (en-US) (2007-09-08). Alirita 2021-04-02 .

Eksteraj ligiloj

redakti