Ferenc Krausz
Ferenc KRAUSZ [kraŭs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krausz Ferenc estas hungara-aŭstra fizikisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2007), membro de Academia Europaea. Ferenc Krausz naskiĝis la 17-an de majo 1962 en Mór (urbo).
Biografio
redaktiFerenc Krausz frekventis universitaton en Budapeŝto, baldaŭe li iĝis profesoro ĉe la universitata instituto en Vieno. En 2003 li estis nomumita direktoro ĉe la Max Planck Instituto. En la sekva jaro li iĝis prezidanto de eksperimenta fiziko en la munkena universitato Ludwig Maximilian. Lia esplorteamo generis kaj mezuris specialan lumopulson. En 2010 lia grupo raportis la unuan realtempan observadon de valenta elektrono-moviĝo. Li ricevis premiojn en Aŭstrio en 2002, en Germanio en 2006, fine internacian premion en 2013.
En 2022 li estis premiita la Wolf-premio pri fiziko,[1] kaj en 2023 estis premiita per la Nobel-premio pri fiziko.[2]
Referencoj
redaktiFontoj
redakti- tabela biografio de 2020 en paĝaro de la munkena universitato Ludwig Maximilian
Eksteraj ligiloj
redakti- listo de publikaĵoj en paĝaro de la munkena universitato (angle)