Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro. |
La Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro (portugale Universidade Federal do Rio de Janeiro, UFRJ), ankaŭ nomita Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro aŭ mallonge Universitato de Brazilo, estas la plej granda federacia universitato en Brazilo. La UFRJ estis fondita la 7-an de septembro 1920 kaj estas konsiderata unu el la plej bonaj altedukaj institucioj en Latinameriko. La sidejo de la universitato situantas en la urbo de Rio-de-Ĵanejro. Krom antaŭgrado kaj postdiplomo, UFRJ enhavas sep muzeojn, precipe la Nacia Muzeo, ok universitatajn hospitalojn, centojn de laboratorioj kaj pli ol kvardek bibliotekoj.
| Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro | ||
|---|---|---|
| publika universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
| moto | A Universidade do Brasil La Universitato de Brazilo | |
| Informoj | ||
| fondodato | 7-a de septembro 1920 | |
| Situo | ||
| Geografia situo | 22° 51′ 45″ S, 43° 13′ 26″ U (mapo)-22.8625-43.223888888889Koordinatoj: 22° 51′ 45″ S, 43° 13′ 26″ U (mapo) | |
| lando | Brazilo | |
| Adreso | Avenida Pedro Calmon, nº 550 - Cidade Universitária da Universidade Federal do Rio de Janeiro, Rio de Janeiro - RJ, 21941-901 | |
| poŝtkodo | 21941-901 | |
| Nombroj | ||
| nombro de studentoj | 67 329 vd (stato: 2013) | |
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| Listoj | ||
| membro de | ||
| vd | ||
| filioj | ||
| vd | ||
|
| ||
La Nacia Muzeo de la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro - portugale Museu Nacional da Universidade Federal do Rio de Janeiro - estas laŭ la nomo parto de la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro. Tamen kaj enlande kaj internacie ĝi kutime konsideratas la Nacia Muzeo de Brazilo.


