Fanil Sarvarov

rusia generalo

Fanil Fanisoviĉ SARVAROV (ruse: Фанил Фанисович Сарваров; mortinta la 11-an de marto 1969 en Gremjaĉinsk, mortinta la 22-an de decembro 2025 en Moskvo) estis rusa generalleŭtenanto. Fine li estis estranta la sekcion pri operacpreparado ene de la generalstabo de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio. Forpasis li vundite per bombaŭta eksplodo.[1]

Fanil Sarvarov
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1969 (1969-03-11)
en Gremjaĉinsk
Morto 22-an de decembro 2025 (2025-12-22) (56-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per bombado per aŭto Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Rusio (1991)
Soveta Unio (1991) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kazan Higher Military Command School (en) Traduki
Militista Akademio de Kirasaj Fortoj
Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sarvarov finis en la 1999-a jaro la moskvan Malinovski-armealtlernejon por tankistoj kaj en 2008 la Akademion de la rusi-armea generalstabo. En la 2-a de majo 2024 li promociiĝis generalleŭtenanto.[2]

Dum la 1990-aj jaroj li partoprenis ambaŭ Ĉeĉenajn konfliktojn. En 2015 kaj 2016 li gvidis la helpkampanjon de la rusia soldataro en la Sirio de diktatoro Baŝar al-Asad. En 2016 Sarvarov transprenis la gvidadon pri operacaj preparadoj ene de la generalstabo. De 2022 li gravis ankaŭ koncerne la invadon de Ukrainujo.[3] Kiam li veturis privataŭte al la laborloko je la horo 6:55 de la 22-a de decembro 2025, ĉeveturila eksplodilo ekfunkciis. Mallonge poste li mortis en malsanulejo.

  1. "Hochrangiger General bei Anschlag in Moskau getötet" - ĉe: sueddeutsche.de, 22.12.2025
  2. Jennifer Cafarella: "Russian Offensive Campaign Assessment" - ĉe: Instituto por militstudoj, 2.5.2024
  3. Othmara Glas: "Und dann explodiert der weiße Kia" - ĉe: FAZ, 22.12.2025