Erwin Hasselmann

germana ekonomikisto, sindikatisto kaj publicisto

Erwin HASSELMANN (naskiĝinta la 23-an de januaro 1903 en Hadmersleben, mortinta la 2-an de novembro 1994 en Hamburgo) estis germana naciekonimikisto kaj publicisto. Inter 1948-62 li estraranis je Centra ligo de germanaj konsumkooperativoj.

Erwin Hasselmann
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1903 (1903-01-23)
en Hadmersleben
Morto 2-an de novembro 1994 (1994-11-02) (91-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Klaus Hasselmann (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
politika ekonomikisto
eldonisto
opinia ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
subskribo de Erwin Hasselmann

Vivo kaj agado

redakti

Estante filo de instruisto[1] li frekventis la gimnazion de Schulpforta. Sekvis studo de nacia ekonomiko kaj sociologio, ĉe Hermann Heller, Max Weber kaj Ernst Troeltsch je Lepsiko, Frajburgo kaj Marburgo. En 1926 li bakalaŭriĝis, jaron pli malfrue li doktoriĝis post defendo de tezo pri la movado de konsumaj kooperativoj. En 1926 li iĝis ĉefo de la Marburga Socialisma Studentaro kaj en 1927 partimembro ĉe SPD. De 1928 li estis afergvidanto de la landa sekcio de policiofistoj hamburgaj kaj paralele membro de la sindikato AfA-Bund. Hasselmann krome engaĝiĝis en la reprezentado Hamburger Produktion, societo por konsumo, konstruado kaj ŝparado. Por li sindikatistumo kaj humanismo egalis. Tuj post la Nazia potencopreno en Germanio li retiriĝis de ĉiuj komunutilaj laboroj por ne devi fari kompromisojn: Ich war Sozialdemokrat und wollte mich nicht gleichschalten.[2]

En aprilo 1934 li elmigris al Welwyn Garden City. Ĝis 1936 li laboris kiel liberprofesia ĵurnalisto kaj tradukisto. Inter 1937-48 li estis redaktisto kaj dokumentadisto Londone por la Internacia Kooperativa Ligo kaj verkis por pluraj socialdemokrataj gazetoj en Britio, Skandinavio, Svislando, Aŭstrujo kaj Ĉeĥoslovakujo. Inter 1945-48 li estis daŭra kunlaboranto de "Manchester Evening News". Reveno Germanujon estis en septembro 1948 kie li remamebriĝis ĉe SPD. Samjare li fariĝis estrarano de la Centra ligo de germanaj konsumkooperativoj kiun postenon li plenumis ĝis pensiiĝo en 1964. Por ĝi li reprezentadis inter 1948-66 je la internacia unuiĝo de kooperativoj International Co-operative Alliance (kun sidejo en Londono). Hasselmann estis ĉefredaktoro de la fakorgano Der Verbraucher kaj esro de la germana prikonsumkooperativa eldonejaro.[3]

Privataĵoj

redakti

Li dufoje edziĝis kaj havis kvar infanojn kun la unua edzino kaj du kun la dua.[4] Lia filo estas Klaus Hasselmann, klimatologo, meteologo kaj oceanologo kiu estis nobelpremiita pri fiziko en la jaro 2021-a.[5] Nepino lia estas la virologino Dorothee von Laer. La tombo de Erwin Hasselmann troviĝas sur la tombejo de la hamburga kvartalo Ohlsdorf.

Verkoj

redakti
  • Geschichte der deutschen Konsumgenossenschaften. Frankfurt a. M. 1971
  • Die neueste Entwicklung der deutschen Konsumgenossenschaftsbewegung (1924 und 1925). Disertacio, Hadmersleben 1927
  • und trug hundertfältige Früchte. Ein Jahrhundert konsumgenossenschaftlicher Selbsthilfe in Stuttgart, Stuttgart 1964
  • Die internationale Genossenschaftsbewegung 1947–1949. Hamburg 1951
  • Im Strom der Zeit: 60 Jahre Zentralverband deutscher Konsumgenossenschaften. Hamburg 1963
  • Am Anfang war die Idee Robert Owen Sturm und Drang des sozialen Gewissens in der Frühzeit der Kapitalismus. Hamburg 1958
  • Eduard Pfeiffer und seine Bedeutung für die deutsche Konsumgenossenschaftsbewegung, Hamburg 1954, Verlagsgesellschaft deutscher Konsumgenossenschaften
  • Dem Verbraucher verpflichtet : 75 Jahre Konsumgenossenschaft Göppingen 1889–1964. Hamburg 1964
  • Jahrbuch des Zentralverbandes Deutscher Konsumgenossenschaften. Hamburg 1951
  • Genossenschaftsfamilie GF-1952,1957,1956,1955,1954,1958,1959,1960. Zeitschrift in Hamburg
  • kune kun Philip Snowden: Der Glaube eines Demokraten. Hamburg 1930, traduko
  • Die genossenschaftliche Selbsthilfe der Verbraucher. Hamburg 1958
  • Der Internationale Genossenschaftsbund und die Genossenschaftsbewegung in den Jahren 1949 bis 1951. Hamburg 1951
  • Mit vereinten Kräften. Aus der Genossenschaftsarbeit in aller Welt. Hamburg 1952
  • Die Rochdaler Grundsätze im Wandel der Zeit. Veröffentlichungen der Deutschen Genossenschaftskasse, Zentralbank der Genossenschaften, Band 4, Frankfurt/Main 1968

Literaturo

redakti
  • Armin Peter: "Hasselmann, Erwin" - ĉe: Franklin Kopitzsch, Dirk Brietzke (eld.): Hamburgische Biografie, volumo 8, Wallstein, Göttingen 2023, ISBN 978-3-8353-5443-2, p. 191–193
  1. Werner Röder, Herbert A. Strauss (eld.): Biographisches Handbuch der deutschen Emigration nach 1933, volumo 1, Munkeno 1980, p. 274
  2. Traduko: Mi estis socialdemokrato kaj ne intencis igi min mem unuforma. - Kp. "Das Porträt: Erwin Hasselmann", ĉe: GEG-Post, 5/1957
  3. Klemens Wittebur: Die deutsche Soziologie im Exil, 1933–1945: eine biographische Kartographie, Monastero kaj Hamburgo 1991, p. 126
  4. "Der Nobelpreisträger ganz privat", ĉe: Hamburger Abendblatt, 25.10.2021, p. 9
  5. bildoj de la premiitoj