Erdenet

Erdenet, mongole: Эрдэнэт estas urbego en Mongolio, ĉefurbo de en:Orkhon Province.
| Erdenet | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 61020 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 106 810 (2019) [+] | ||||
| Loĝdenso | 514 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 49° 2′ N, 104° 3′ O (mapo)49.027777777778104.04444444444Koordinatoj: 49° 2′ N, 104° 3′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 1 280 m [+] | ||||
| Areo | 208 km² (20 800 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||

Demografio
redaktiLoĝantaro de Erdenet daŭre pligrandiĝis, en la 2010-aj jaroj ĝi trapasis la internacian kategorion urbego (pli granda, ol cent mil), precize en 2019 106 810.
Geografio
redaktiErdenet situas en norda Mongolio proksimume 240 km nordokcidente de Ulaanbaataro. La vojlongo inter la urbegoj estas proksimume 370 km.
Historio
redaktiErdenet estis fondita en 1974, ĉar en la areo grandaj kupro-deponejoj estis malkovritaj en la 1950-aj jaroj. Unutraka fervoja linio kun longo de 120 km liganta Erdenet al la Transmongola Fervojo estis inaŭgurita en 1977. Meze de la 1980-aj jaroj pli ol 50% de la loĝantoj estis rusoj laborantaj en la minejo. Post disfalo de Sovetunio multe da rusoj hejmeniris. En la frua 21-a jarcento 10% de la loĝantaro estas rusoj.
Ekonomio
redakti- La Minada Korporacio Erdenet estas komuna mongola-rusa entrepreno, kiu respondecas pri la minada enspezo. Oni minas 22 milionojn da tunoj da erco jare, produktante 126 700 tunojn da kuproj kaj preskaŭ 2 mil tunojn da molibdenoj. Tio estas 13,5% de la landa enspezo. Ĉirkaŭ 8 mil homoj estas dungitaj en la minejo.
- fabriko pri tapiŝoj, establita en 1981 kun 1100 laboristoj
Trafiko
redaktiErdenet estas ligita al Ulaanbaataro kaj aliaj 2 urboj. La plej proksima flughaveno estas atingebla per aŭto ĉirkaŭ ok horojn.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- la juna Volodimir Zelenskij vivis kvar jarojn en Erdenet
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans



