En retoriko, la enalago[1] estas frazfiguro de gramatika nekongruo de tenso, nombro, genro, aŭ persono.

Ekzemploj

redakti

Enalago povas esti laŭ gramatika nombro, genro, tenso, aŭ aliaj gramatikaj akordendaĵoj.

Nombra enalago

redakti

Ŝekspiro uzas nombran enalagon en Henriko la Kvara:

 
 Is there not wars? Is there not employment?
Ĉu ne estas [singulara] militoj? Ĉu ne estas dungo? 
— Ŝekspiro, Henriko la Kvara, akto 1, sceno 2


La unua frazo estas negramatika, ĉar la nombro de la subjekto (wars: militoj) ne kongruas kun la verbo (is: estas, singulara). La enalago tamen permesas paralelon inter la du frazoj.

Tensa enalago

redakti

Jen ekzemplo de tensa enalago en Jean Racine:

 
 Je mourais ce matin digne d’être pleurée ;

J’ai suivi tes conseils, je meurs déshonorée.

Mi mortis ĉi-matene polurinda;

Mi sekvis vian konsilon, mi mortas malhonorita. 
— Racine, Phèdre

La tenso en la unua verso estas la imperfekto (mourais), sed ŝanĝiĝas al la prezenco (meurs) en la dua.

Etimologio

redakti

La termino enalago devenas de la helena vorto ἐνᾰλλᾰγή enallagḗ “interŝanĝo, vario”.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti