Elizabeth Peratrovich

civitanrajta aktivulo el Alasko (1911–1958)

Elizabeth Jean PERATROVIĈ (tlingite Ḵaax̲gal.aat [qʰaχ.ɡʌɬ.ʔatʰ][1]; naskiĝis la 4-an de julio 1911 en Petersburgo, Distrikto de Alasko (d:Q163801), kiel Elizabeth Jean Wanamaker ; mortis la 1-an de decembro 1958 en Seatlo, Vaŝingtonio)[2] estis usona aktivulino por civitanrajtoj, kiu kampanjis por la rajtoj de la indiĝenaj popoloj de Alasko. Ŝia aktivismo kondukis al la aprobo de la Alaska Kontraŭdiskriminacia Leĝo de 1945, la unua tiaspece en Usono.

Elizabeth Peratrovich
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1911 (1911-07-04)
en Peterburg
Morto 1-an de decembro 1958 (1958-12-01) (47-jaraĝa)
en Juneau
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Evergreen Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Tlingitoj vd
Lingvoj anglaTlingita vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Okcident-Vaŝingtonia Universitato
Ketchikan High School (en) Traduki
Sheldon Jackson College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Roy Peratrovich (mul) Traduki (1931–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Frank Peratrovich (en) Traduki (bofrato) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktivisto de civilaj rajtoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Alaska Anti-Discrimination Act of 1945 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kontraŭ-Diskriminacia Leĝo

redakti

En 1941, loĝante en Juneau, la familio Peratrovich alfrontis rasan diskriminacion. Pro sia deveno de Alask-indiĝeno, oni rifuzis al ili decan loĝadon, al iliaj infanoj oni rifuzis bonan edukadon, kaj ilia aliro al publikaj lokoj kiel restoracioj kaj kinejoj estis limigita. La familio Peratrovich petis la teritorian guberniestron Ernest Greening aprobi leĝon malpermesantan ŝildojn "Neniuj bestoj aŭ indianoj permesitaj" en publikaj lokoj en Alasko. En 1943, la Leĝo pri Diskriminacio de Alask-indiĝenoj pasis la teritorian Ĉambron de Reprezentantoj per voĉdono de 19 kontraŭ 5.

En 1945, la leĝprojekto estis debatita en la teritoria Senato. Senatano Allen Shattuck estis aparte akra, dirante: "La rasoj devas resti aparte. Kiuj estas ĉi tiuj homoj, ĵus elirantaj el sovaĝeco, kiuj volas asociiĝi kun ni, la blankuloj, kiuj havas kvin mil jarojn da skriba civilizo malantaŭ si?" Elizabeto, parolante laste, respondis: "Mi neniam pensis, ke mi, kiu ĵus eliris el sovaĝeco, devus memorigi sinjorojn, kiuj havas kvin mil jarojn da skriba civilizo malantaŭ si, pri nia Deklaro de Rajtoj." Ŝia pasia parolado havis efikon: 11 membroj voĉdonis jes kontraŭ kvin. La leĝprojekton subskribis la guberniestro.

Tiu ŝubŝtata leĝo fariĝis la unua leĝo en Usono kiu malpermesis diskriminacion surbaze de raso, ĉirkaŭ dudek jarojn antaŭ la federacia leĝo pri la sama temo, la Civitanrajta Leĝo de 1964.

Por plia legado

redakti
  • Dauenhauer, Nora. Haa k̲usteeyí, our culture : Tlingit life stories. Seattle : University of Washington Press ; Juneau : Sealaska Heritage Foundation, ©1994.. ISBN 0295974001.


Referencoj

redakti
  1. Boochever, Annie. (February 16, 2019) Fighter in Velvet Gloves: Alaska Civil Rights Hero Elizabeth Peratrovich. University of Alaska Press. ISBN 9781602233706.
  2. Kifer, Dave, "Alaska Celebrates Civil Rights Pioneer - Peratrovich's Efforts Pre-Dated Martin Luther King", SitNews "Stories in the News" Ketchican, Alaska, February 18, 2008.

Eksteraj ligiloj

redakti