Eksterteritorieco
Eksterteritorieco [1] (el la latine ex terra, "ekster la lando") estas termino de doktrino uzata en juro, precipe internacia juro, por indiki la cirkonstancon esti esceptita de "fremdaj" leĝoj aŭ la apliko de fremdaj leĝoj kontraŭ ento alie ekster ĝia jurisdikcio . En la unua kazo, ĝi kutime estas kiel rezulto de diplomatiaj intertraktadoj, dum la dua koncernas nociojn de malmola potenco.


Nuntempe ĝi estas plejparte uzata nur rilate al la statuso de diplomatiaj posedaĵoj. Tamen, la preciza signifo ofte estas neklara. Kelkaj militbazoj sur fremda grundo ankaŭ povas havi eksterteritoriajn rajtojn.
Historie, tio ĉefe validis por individuoj, ĉar jurisdikcio kutime estis postulita sur popoloj prefere ol sur terenoj. [2] Eksterteritorieco ankaŭ povas esti parte aplikita al fizikaj lokoj. Ekzemple, tia estas la imuneco donita al diplomatiaj misioj, militbazoj de eksterlandaj landoj, aŭ oficejoj de Unuiĝintaj Nacioj. La tri plej oftaj kazoj agnoskitaj hodiaŭ internacie rilatas al la personoj kaj havaĵoj de eksterlandaj ŝtatestroj kaj registarestroj, la personoj kaj havaĵoj de ambasadoroj kaj aliaj diplomatoj, kaj ŝipoj en internaciaj akvoj.
Konsula jurisdikcio estis formo de eksterteritorieco ekzercita de eŭropaj kaj nordamerikaj konsuloj super la civitanoj de sia propra lando en la Proksima Oriento kaj Orienta Azio ĝis la mezo de la 20-a jarcento.
Por plia legado
redakti- Cassel, Pär (2012). Grounds of Judgment. New York: Oxford UP. ISBN 978-0-19-979205-4.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ eksterteritoria ⚖ Ne submetita al la leĝoj de la koncerna teritorio: ambasadorejoj estas eksterteritoriaj rilate al la lando, en kiu ili troviĝas, k laŭ la internacia juro estas parto de la lando reprezentata; rajto pri eksterteritorieco.
- ↑ Cassel 2012, p. 9.
Vidu ankaŭ
redakti- Internacia maro
- internacia marjuro (Q1088099)
- Traktato pri la Luno (Q281140)
- Traktato de Ekstera Spaco (Q256608)
- Terra Nullus
- Ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj
- Antarkta Traktato
- senarmeigita zono (Q41691)
- Diplomatia imuneco
- enklavo kaj eksklavo
- Flughaveno Bazelo-Mulhouse-Freiburg
- Haŝemita Gardado de la Sanktaj Lokoj de Jerusalemo