Donguan, ĉine: 東莞市 / 东莞市, per pinjino Dōngguǎn estas prefektujnivela milionurbo en provinco Gŭangdongo en Ĉina Popola Respubliko. Ĝi situas en la suda parto de la provinco apartenanta al la delto de la Perla Rivero limanta la provincan ĉefurbon Kantono norde, Hujĝou nordoriente, Ŝenĵeno sude kaj la Perla Rivero okcidente. Ĝi estas parto de la urbaro kun pli ol 65 milionoj da loĝantoj laŭ la censo de 2020.

Donguan

emblemo

departemento-ranga urbo
zhitongzi city (en) Traduki
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 523000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 466 625  (2020) [+]
Loĝdenso 4 255 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 3′ N, 113° 45′ O (mapo)23.04749113.74928Koordinatoj: 23° 3′ N, 113° 45′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 2460,08 km² ( 246 008 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Donguan (Ĉinio)
Donguan (Ĉinio)
DEC
Situo de Donguan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dongguan [+]
vdr
Vojo en Donguan

Demografio

redakti

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 10 466 625 homoj.

Geografio

redakti
 
Akvovojo

La kuntirita urbego kuŝas en parte sur ebenaĵo, parte en montaro, sude laŭ la Sudĉina Maro sur areo 2465 km² 8 m super la marnivelo. Nekutima administra trajto estas, ke ĝi ne havas dividon je distrikta nivelo, sed la municipa registaro grupigas 32 dividojn je urbeta nivelo en ses distriktajn areojn. La urba registaro rekte administras kvar subdistriktojn kaj 28 urbojn. Hujĝou troviĝas 68, Honkongo 95, ĉefurbo Pekino 1893 km laŭ [1].

Historio

redakti

La plej fruaj spuroj de homa loĝado en la areo etendiĝas reen 5 mil jarojn. En 1839, komence de la unua opimilito grandaj kvantoj da konfiskita opio estis detruitaj en urbo, kiu nun apartenas al Donguan. Dum la dua mondmilito la urbo funkciis kiel rezista bazo kontraŭ la okupado. Donguan ricevis urbostatuson en 1985 kaj estis altigita al prefekteja urbostatuso tri jarojn poste. Dum ĉi tiu periodo la urbo ŝanĝis sian fokuson de agrikultura urbo al fabrikada centro.

Ekonomio

redakti

La prefektujnivela milionurbo situas en la ekonomia zono de delto de la Perlorivero, tio determinas la industrian bazon.

La plej altnivela eduko okazas en la teknologia universitato.

Trafiko

redakti
 
Stacidomo

La milionurbo fieras pri ampleksa, moderna transportreto kun flughaveno, trajnoj kaj ĉefvojoj. Honkongo estas facile alirebla aŭtobuse. En la urbego ankaŭ metroo servas.

Klimato

redakti

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa. La jara averaĝa temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 20-27 °C. Jare averaĝe pluvas 1893 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo koncentriĝas inter aprilo-septembro.

Ĝemelurboj

redakti
Bildoj pri urbo Donguan
 
Ponto
 
Altlernejo
 
Universitata biblioteko
 
Banko
 
Vendejego
 
Pagodo



Vidindaĵoj

redakti
  • preĝejoj
  • festivaloj
  • muzeo

Vidu ankaŭ

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans