Diskuto:Pingveno

Latest comment: antaŭ 4 monatoj by ThomasPusch in topic Artikolo de la monato 1 2026

Ĉu tiu paĝo ne temas pri sfenisko anstataŭ pingveno ?

http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/sfenisk.html

France, "penguoin" vivas nordhemisfere kaj "manchot" vivas sude.

Vidu tiun anglan paĝon en:Penguin kie oni vidas ke "Penguin" rilatas france la vorton "Manchot".

La franclingva paĝo fr:Manchot#Manchots_et_pingouins klarigas la diferencojn inter sfeniskojn kaj pingvenojn.

OlivierWeb 12:47, 3. Dec 2006 (UTC)

Artikolo de la monato 1 2026

redakti

Mi volas havi rapidan solvon por uzo kiel Artikolo de la monato, ĉar oni forgesis antaŭvidi ion tie kaj la unua tago de januaro 2026 jam preskaŭ pasis kun granda truo en la esperanta ĉefpaĝo. Tial mi proponas reprezenti la paĝon paĝon Pingveno tie, post preskaŭ 20 jaroj. Apenaŭ estas signifaj problemoj en la longe malmulte atentita paĝo: unu antikva ekstera retejo ŝajne jam fiaskiĝis en 2004, kaj oni de rimarkis tiom ĝis 2026... riparite per trovo de la arkivigita versio de 2004. Kaj la suba navigilo "Ŝablono:Sfeniskoformaj birdoj" havis sep mizerajn pseŭdoruĝajn ligilojn, kvankam la tekstoj pri la sep specioj ekde longe modele ekde januaro 2013 fariĝis per Kani (Dankon!). Do la navigilon eblis relative facile ripari. Nun mi nur vidus la problemon, ke la referencoj senescepte nur estas anglalingvaj, kvazaŭ ne ekzistus eblaj referencoj en aliaj lingvoj krom la "internacia angla". Sed mi nun ne ekserĉos alternativajn alilingvajn fontojn, kaj toleros tiun etan mison. ThomasPusch (diskuto) 19:57, 1 jan. 2026 (UTC)Reply

Ankoraŭ estas du etaj paneoj en la referencoj: la paĝon [1] oni multfoje sensukcese provis arkivigi inter 2011 kaj 2024. Mi ne havas plian ideon kie oni povis serci kaj simple akceptas ke ĝi evidente jam ne plu haveblis en 2010. La mondo devos vivi sen tio. Kaj la duan problemon:

(1985) “Faunal Turnover in South American Fossil Avifaunas: The Insufficiencies of the Fossil Record”, Evolution 39 (5), p. 1174–1177. doi:10.2307/2408747. Arkivigite je 2022-10-09 per ghostarchive.org Error: unknown archive URL Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-17. Alirita 2013-12-03 .

... mi povos solvi post minuto. ThomasPusch (diskuto) 20:35, 1 jan. 2026 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Pingveno".