Dinastio de Orléans
nobela familio
La Domo de Orléans (france Maison d'Orléans, esperante Orleana dinastio aŭ simple Orleananoj), antaŭ 1830 Domo de Burbono-Orléans (Maison de Bourbon-Orléans), estas franca aristokrata familio, kiu provizis la Reĝon de la Francoj (la oficiala titolo de Ludoviko-Filipo) dum la Juliomonarkio de 1830 ĝis 1848. Por monarkistoj en Francio kaj Brazilo, ĝi estas la legitima reĝa familio kaj tial la pretendanto al la trono.
| Dinastio de Orléans | ||
|---|---|---|
| Dinastio | ||
| Blazono | ||
| nobela familio | ||
| Apero | 10-a de majo 1661 vd | |
| Lando | Francio vd | |
| Dinastiaj rilatoj | ||
| Fondinto | Filipo de Francio vd | |
| Branĉo de | Burbonoj vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Domo de Orleano estas la nomo de kelkaj branĉoj de la Domo de Kapetidoj : en la 15-a jarcento - la dinastio Valois, kaj ekde la 17-a jarcento - la dinastio Burbono.
La Graflando Orléans, antikva posedaĵo de la francaj reĝoj, estis plurfoje koncedita ekde 1344 al pli junaj filoj de la reĝa familio kun la titolo de Duko.

