Digamo
Digamo (majuskla Ϝ, minuskla ϝ) estas arĥaika litero de la greka alfabeto uzata precipe kiel greka numeralo.
La litero havis la fonetikan valoron de voĉita labialo-velara proksimumaĵo /w/. Ĝi estis originale nomita Ϝαῦ wau. Ĝi estis poste nomita διγαμμα (digamo — duopa gamo) pro ĝia formo. Ĝi estas atestita en arĥaikaj kaj dialektaj antikvaj grekaj lingvaj surskriboj, kaj estis foje uzata kiel simbolo en postaj grekaj matematikaj tekstoj.
Digamo, simile al upsilono, deriviĝas el litero Waw de la fenica alfabeto, kaj el ĝi aperis la litero F de la latina alfabeto.
Numeralo
redaktiĜi estas ankaŭ uzita kiel la greka numeralo 6. En antikva uzado, la numeralo havis la saman formon kiel la litero digamo. Tamen, en mezepoka kaj moderna uzado, la numeralo normale estas skribita en la grafika formo de stigmo (Ϛ, ϛ), kiu historie estas plene malsama de digamo; ĝi estas mezepoka ligaturo de sigmo kaj taŭo. Por plia konfuzo, en modernaj tempoj, la du literoj στ aŭ ΣΤ estas iam uzataj anstataŭ la stigma simbolo.
La sono
redaktiLa sono estis perdita je diversaj tempoj en diversaj dialektoj, plejparte antaŭ la klasika periodo.
En jona greka, la sono verŝajne malaperis antaŭ ol homeraj epopeoj estis skribitaj (7-a jarcento a.K.), sed ĝia antaŭa ekzisto povas esti detektita en multaj okazoj laŭ ĝia pretero en poetiko. Ekzemplo estas la vorto ἄναξ (reĝo) trovita en la Iliado, kiu devus originale esti kiel Ϝάναξ. Ankaŭ οἶνος (vino) estis uzita en okazoj kie vorto komenciĝanta per konsonanto devus esti atendita.
Unikoda prezento
redaktiEn Unikodo digamo havas kodojn majuskla U+03DC Ϝ, minuskla U+03DD ϝ [1].
En julio de 2006, digamo estis aldonia al la Unikodo norma versio 5.0 kaj havas kodon 0x1D7CA.