Deprimo

negativa psika stato
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 31 mar. 2026.

Deprimodepresio (laŭ PIV ambaŭ vortoformoj samrange eblas, kvankam la dua havas pliajn, ekonomian kaj meteologian signifojn) estas emocio kaj neplaĉa stato. Ĝi estas karakterizita per melankolio, anhedonio (malkapablo sperti plezuron) kaj ofte anksio. La virinoj estas pli ofte viktimoj ol la viroj[1].

Deprimo
tipo de malsano simptomo aŭ signo
vdr
bildo de Vincent van Gogh

Multaj kaŭzoj povas ankaŭ influi la aperon de deprimo: la soleco; la fizika, mensa aŭ emocia trolaciĝo; kelkaj medikamentoj; la tabako, la alkoholo kaj aliaj dependecoj ktp; kronikaj malsanoj kiel reŭmatismaj, endokrinaj, ktp; nutromankoj; familia dismembriĝo; menopaŭzo kaj andropaŭzo; politikaj kaj sociaj ŝanĝoj; novaj situacioj (divorco, emeritiĝo) ktp. Multajn kaŭzojn povas trovi, kaj ili varias de kulturo al kulturo kaj de homo al homo.

Kelkfoje deprimo spontanee pliboniĝas; sed kutime ĝi kronikiĝas. Recidivoj (remalsaniĝoj) estas oftaj, kun sensimptomaj periodoj ĉe la komenco, kiuj emas mallongiĝi post ĉiu sekva atako[2].

Tiuj, kiuj suferas deprimon, kutime spertas fizikajn, emociajn kaj kognajn simptomojn:

Fizikaj simptomoj: Konstanta laceco, dormaj perturboj, kapdoloroj, digestaj problemoj (kiel vomemo aŭ ŝanĝoj en sia apetito), malpliiĝo de la seksa impulso, ktp.

Emociaj kaj kognaj simptomoj: Daŭra malĝojo, malpliiĝo de la kapablo por ĝoji, sentoj de senvaloreco aŭ kulpo, malfacilaĵoj pri koncentriĝo, socia izoliĝo, kaj pensoj pri memmortigo.

Inter la fakuloj pri psikiatrio, estas du ĉefaj terapiaj por la kuracado de deprimo: psikoterapia kaj farmakologia. La unua terapia fokuso baziĝas sur la psikoterapio fare de komprenema kuracisto, kiu pretas aŭskulti ĉion kion la paciento volas rakonti al li pri si mem, pri siaj pensoj kaj sentoj, kaj pri la kaŭzoj, kiuj laŭ lia opinio okazigis la deprimecon. La farmakologia skolo fokusigas medikamentojn - ĉefe el la grupoj de triciklaj kontraŭdeprimigiloj kaj selektivaj serotoninaj reakceptaj inhibiciiloj (SSRI, angle). Kutime oni uzas kaj psikoterapion kaj medikamentojn en kombino por kuracado.

Vidu ankaŭ

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Kuehner, C. (2017). Why is depression more common among women than among men? The Lancet Psychiatry, 4(2), 146–158. https://doi.org/10.1016/s2215-0366(16)30263-2
  2. Severe, J., Greden, J. F., & Reddy, P. (2020). Consequences of Recurrence of Major Depressive Disorder: Is Stopping Effective Antidepressant Medications Ever Safe?. Focus (American Psychiatric Publishing), 18(2), 120–128. https://doi.org/10.1176/appi.focus.20200008

Eksteraj ligiloj

redakti