Demagogio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 11 mar. 2025.

Demagogio (el la greka: demos, popolo kaj ago, konduki) estas politika kaj retorika nocio pri la arto gvidi popolon, altirante al si ties favorojn, ĉefe per simplega parolado, kaŝante nuancojn kaj modifiante la veron.

Hodiaŭ la esprimo demagogio havas ĉefe negativan sencon. Tamen en antikva Grekio, la esprimo demagogo indikis tiujn, kiuj edukis, kondukis la popolon.

Demagogo, laŭ PIV, estas politikisto, kiu pro propra utilo flatas la popolon kaj ekscitas ties pasiojn, anstataŭ eduki ties prudenton.[1]

  1. PIV NPIV Alirita la 7an de Julio 2022.

Vidu ankaŭ

redakti