Dekatlono
sporta fako
Dekatlono estas konkurso de 10 atletikaj sportoj. La nomo devenas de la grekaj vorteroj δέκα [déka] (dek) kaj ἄθλος [athlos] (konkurso) respektive ἄθλον [athlon] (heroa ago). Konkursanton de dekatlono eblas neologisme nomi dekatleto, kvankam tiu vorto ne oftas en Esperanto kaj prefere por simpla kompreno evitindas.
| Dekatlono | |
|---|---|
![]() | |
| sporta fako • dekopo | |
| kombinita atletika evento • dekopo | |
| Fakoj | |
| 100-metra kurado • longosalto • globoĵeto • altosalto • 400-metra kuro • barierokuro • diskoĵetado • stanga altsalto • lancoĵeto • 1500-metra kuro | |
| Kulminaj konkursoj | |
| Internacia federacio | |
| Rilataj paĝoj | |
| Kategorio:Sporto | |
Laŭ la stato de somero 2012 dekatlono estas tradicie vira konkurso, virinaj atletoj kutime konkursas pri heptatlono (konkurso de 7 atletikaj sportoj), kvankam malmultaj ĉampionadoj ankaŭ jam ofertis dekatlonan konkurson pri virinoj.

