David Julius
usona sciencisto
David Julius - je plena nomo David Jay Julius - estas usona fiziologo kaj biokemiisto. Li naskiĝis la 4-an de novembro 1955 en Brighton Beach, insulo Coney, duoninsulo en la suda ekstremo de Broklino, Novjorko, do nun estas 70-jaraĝa, kaj akiris sian akademian edukon en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio kaj la universitato de Kalifornio en Berkelio. Nun li esploras kaj instruas en la universitato de Kalifornio en San-Francisko. En 2021 li estis distingita per la Nobel-premio pri medicino, kune kun la kolega honorigito Ardem Pataputian (ankaŭ latinliterigata Patapoutian, armene Արտեմ Փաթափության).

