David Eby
David Robert Patrick EBY /iːbi/ (naskita la 21-an de julio 1976, en Kitchener, Ontario) estas kanada politikisto kaj advokato.[1][2] Ekde 2022, li estas la ĉefministro de Brita Kolumbio kaj gvidanto de la Nova Demokrata Partio (NDP) de Brita Kolumbio. Ekde 2013, li estas membro de la Leĝdona Asembleo de Brita Kolumbio, reprezentante la balotdistrikton Vancouver-Point Grey. De 2017 ĝis 2022, li funkciis kiel Ministro pri Justico en la kabineto de John Horgan.
| David Eby | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 21-an de julio 1977 (48-jaraĝa) en Kiĉenero | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Kanado | ||||
| Alma mater | Universitato de Waterloo Universitato Dalhousie | ||||
| Partio | British Columbia New Democratic Party (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | advokato politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Elektita partiestro en oktobro 2022, li fariĝis Ĉefministro de Brita Kolumbio la sekvan monaton, sukcedante Horgan post lia emeritiĝo pro sankaŭzoj. Eby kaj la NDP poste estis reelektitaj en la elekto de 2024.
De 2008 ĝis 2012, li estis la direktoro de la British Columbia Civil Liberties Association.[3] De 2009 ĝis 2013, li estis profesoro pri juro ĉe la Universitato de Brita Kolumbio (UBC).[4]
Referencoj
redakti- ↑ Schmunk, Rhianna, "Tech writer, activist, premier: David Eby's ambitious road to B.C.'s top job", CBC News, 2022-11-17.
- ↑ Archived copy. Arkivita el la originalo je 2023-04-11. Alirita 2023-01-11 .
- ↑ "David Eby stepping down from BCCLA, moving on to politics?", Global BC, July 25, 2012.
- ↑ David Eby. Staff Biols. BC Civil Liberties Association. Arkivita el la originalo je February 21, 2013. Alirita November 10, 2012 .

