Dargoj
La dargoj (ankaŭ darginoj, memnomo estas dargva) estas popolo en Dagestano (Rusio), kie ili formas 16% de la loĝantaro (ĉ. 450.000) kaj estas post la avaroj la dua plej granda popola grupo. Ili vivas ĉefe en la montara regiono kaj en sudo de la lando.
| Dargoj | |
|---|---|
![]() | |
| etno | |
| Dagestananoj | |
| Suma populacio | |
| 700 000 | |
| Ŝtatoj kun signifa populacio | |
| Religio | |
| islamo • sunaismo | |
La dargoj konvertis en la 8-a jarcento al la islamo, komence de la 19-a jarcento, ilin trafis rusa okupado. La popolo okupiĝis komence ĉefe pri komercado, ili rezervis la malnovan socian strukturon eĉ dum la soveta epoko.
Ili parolas la dargvan lingvon.

