Daniel Libeskind

pol-usona arkitekto (naskita en 1946)
7 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 29 jan. 2024.

Daniel Libeskind (naskiĝis la 12an de majo 1946, en Łódź, Pollando) estas usona renoma arkitekto kaj urboplanisto devenanta de Pollando. Li estas konata pro lia multdisciplina aliro kaj nova, kritikeca diskutado en la arkitekturo. Inter liaj ĉefaj verkoj estas gravaj kulturaj konstruaĵoj, kiel la juda Muzeo en Berlin, la Nussbaum-muzeo en Osnabrück, Germanio, la Denver Art Museum, la Imperial War Museum en Manchester. Li faris planojn por regionoj kaj urboj, konceptis ekspoziciojn, scen-aranĝojn por teatroj. Dum somero 2002 li enscenigis operon „Saint Francois d’Assise" ĉe la Deutsche Oper. En 2003 Libeskind gajnis la konkurson pri la nova One World Trade Center en Novjorko.

Daniel Libeskind
Daniel Libeskind antaŭ lia Denver Art Museum
Daniel Libeskind antaŭ lia Denver Art Museum
Persona informo
Daniel Libeskind
Naskiĝo 12-an de majo 1946 (1946-05-12) (80-jaraĝa)
en Lodzo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono
Pollando
Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Essex
Cooper Union
Bronx High School of Science (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Daniel Libeskind
Familio
Patro Nachman Libeskind (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Annette Libeskind Berkovits (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Nina Libeskind (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo arkitekto
dezajnisto
universitata instruisto
muzikisto
preleganto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo arkitekturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Felix Nussbaum Haus ❦
Dana Juda Muzeo ❦
CityLife vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Lia patro Nachman Libeskind estis esperantisto.[1] En 1957 liaj gepatroj elmigris al Israelo.

1960 Libeskind elmigris al Usono, 1960 li fariĝas Usonano. Li studas muzikon en Israelo kaj en Novjorko kaj praktikas kiel profesia muzikisto. Poste li ŝanĝas al la studado de la Arkitekturo. 1970 li finas sian studadon je la Cooper Union for the Advancement of Science and Art en Novjorko. 1972 li doktoriĝas en historio kaj teorio de arkitekturo je la School of Comparative Studies en Essex. 1989 li translokiĝas kun sia familio al Berlino, ekde 2003 li vivas en Novjorko.

Libeskind instruis i.a. je la Universitatoj Yale, Londono, Zürich, St. Gallen, Graz, Karlsruhe kaj Lüneburg.

 
Imperial War Museum North en Manchester, Britio.
 
Jüdisches Museum Berlin.
 
San Francisco Contemporary Jewish Museum.

Referencoj

redakti
  1. Annette Libeskind Berkovits, In the Unlikeliest of Places: How Nachman Libeskind Survived the Nazis, Gulags, and Soviet Communism (New York: Wilfrid Laurier University Press, 2014), 74.