Cyclos
enreta bankada programaro por mikrofinancaj institucioj, lokaj bankoj kaj kompletigaj valutaj sistemoj
Cyclos estas enreta bankada programaro por mikrofinancaj institucioj, lokaj bankoj (en evoluigantaj landoj) kaj kompletigaj valutaj sistemoj kiel Loka interŝanĝa sistemo (LETS), interŝanĝaj retoj kaj tempaj bankoj.[1]
| Cyclos | |
|---|---|
| Lasta stabila versio | 4.10.2 |
| Programlingvo | Java |
| Retejo | Oficiala retejo |
Ĝi estis evoluigita de la Socia Komerca Organizaĵo, angle Social Trade Organisation (kunlaboraĵo de la institucioj STRO en Nederlando kaj Instrodi en Brazilo).[2]
Cyclos havas la jenajn funkciojn:[3]
- Enretaj bankadaj iloj
- E-komerca platformo
- Komerca adresaro
- Plu-gvidoj kaj transakciaj kvalifikoj
- Mesaĝa kaj sciiga sistemo
- ensalutado helpe de telefona kaj reta subteno-centro
- Integra administrada informo sistemo
Cyclos povas esti alirita tra la reto sed ankaŭ subtenas saĝtelefonojn kaj punktojn de vendaj aparatoj (ekzemple supermerkatajn kasojn), ebliganta SMS-komunikadon kaj kartajn pagojn.
Referencoj
redakti- ↑ artikolo Social Trade Organisation launches Cyclos 3.7.1 el novembro 2012 ("Socia Komerca Organizo lanĉas [la programon Cyclos 3.7.1")] (angle). Arkivita el la originalo je 2012-12-04. Alirita 2024-08-31 .
- ↑ artikolo Methods for Successful Complementary Currencies ("metodoj por sukcesaj komplementaj valutoj") (angle).
- ↑ informpaĝo Cyclos 4 pro payment software features ("karakterizaĵoj de paga programaro por Cyclos 4 pro") (angle).[rompita ligilo]


