Corinne Allal

israela muzikistino

Corinne ALLAL (hebree קורין אלאל‎; naskita la 15-an de marto 1955 en Tunizo, Tunizio - la 12-an de decembro 2024, en Tel-Avivo, Israelo) estis israela rokmuzikisto kaj muzikproduktisto.

Corinne Allal
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1955 (1955-03-15)
en Tunizo
Morto 11-an de decembro 2024 (2024-12-11) (69-jaraĝa)
en Ramat Gan
Mortokialo pankreata kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Amkunulo ‏‎Ruti Allal‎ (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo gitaristo
kantisto
kantoverkisto
muzikproduktisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj I have no other country
TTT
Retejo https://www.korinallal.co.il
vdr

Ŝi enmigris al Israelo en la aĝo de 8. Dum ŝia militservo, ŝi ludis en diversaj israelaj armeogrupoj ( lehakot cvajiot ), inkluzive de Jehudit Ravitz . En la 1970-aj jaroj ŝi prezentis ĉefe kiel gitaristo. Ŝi publikigis sian unuan albumon en 1984. La albumoj "Antarktika" (1989), "Sfat imi" (Mia gepatra lingvo, 1990) kaj "Zan nadir" (Rara kulturvario, 1992), kiu estis produktita fare de Jehudit Ravitz, havis komercan sukceson en Israelo [1][2].

En 2003 al ŝi estis premiita de la landa Societo de Aŭtoroj, Komponistoj kaj Muzikaj Eldonistoj (AKUM). Kvankam Allal estas konsiderata maldekstrema kaj estas malkaŝe lesba, ŝia muziko, kaj precipe la kanto Ejn li eretz aĥeret (mi ne havas alian landon, de Ehud Manor), estas tre populara inter ĉiuj israelanoj [3].

Referencoj

redakti