Coccyzus estas genro de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, kaj la centropojn. Ili vivas en Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Coccyzus
Nigrabeka kukolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Coccyzus
Vieillot, 1816
specioj

C. erythropthalmus
C. americanus
C. euleri
C. minor
C. ferrugineus
C. melacoryphus
C. lansbergi
C. pluvialis
C. rufigularis
C. merlini
C. vieilloti
C. vetula
C. longirostris

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo de la genro

redakti
 
Coccyzus americanus
kaj Coccyzus erythropthalmus

La eksaj genroj Saurothera (la Lacertokukoloj) kaj Hyetornis (Avelventra kaj Malhelbrusta kukoloj) estis enmetitaj en la genro Coccyzus fare de la America Asocio de Ornitologoj en 2006.

Tiuj birdoj estas de diversaj grandoj kun sveltaj korpoj, longaj vostoj kaj fortaj gamboj. Multaj havas blanknigrajn subvostajn bildojn. Ili loĝas en vario de arbaroj kaj manglejoj. La kukoloj de la genro Coccyzus, malkiel multaj de la novmondaj specioj, ĉefe konstruas siajn proprajn nestojn en arboj, kie la ino demetas du aŭ pliajn ovojn. La Flavbeka kaj la Nigrobeka kukoloj eventuale demetas ovojn en la nestoj de aliaj birdoj, sed ili ne estas nepraj nestoparazitoj kiel la Komuna kukolo de Eŭrazio.

Nordaj specioj kiel la Flavbeka kukolo kaj la Nigrabeka kukolo estas longdistance migrantoj, kiuj vintras en Centra-Sudameriko, kaj eventuale ekflugas al okcidenta Eŭropo kiel raraj vagantoj, sed la tropikaj kukoloj de la genro Coccyzus estas ĉefe sidlokemaj.

Tiuj estas voĉemaj specioj dum reproduktado, kun konstantaj kaj laŭtaj alvokoj. Ili manĝas grandajn insektojn kiel cikadojn, vespojn kaj raŭpojn (inkludante tiujn kun pikovundantaj haroj aŭ dornoj, kiuj estas malbongustegaj por multaj birdoj). Lacertokukoloj estas grandaj kaj povecaj specioj, kaj ĉefe manĝas vertebrulojn, ĉefe, kiel ties nomo sugestas, lacertojn.

La genronomo devenas el la greka kokkuzo, kiu aludas al la voĉo de la ordinara kukolo.

Specioj

redakti

La genro enhavas 13 speciojn:[1]

Bildo Ordinara nomo Scienca nomo Distribuado
  Nigrabeka kukolo Coccyzus erythropthalmus Orienta Nordameriko, Karibio, Centrameriko, kaj Andoj
  Flavbeka kukolo Coccyzus americanus Orienta Usono, Centrameriko, kaj orienta Sudameriko
  Perlobrusta kukolo Coccyzus euleri Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Paragvajo, Surinamo, Peruo, kaj Venezuelo
  Mangleja kukolo Coccyzus minor Suda Florido en Usono, Bahamoj, Karibio, ambaŭ marbordoj de Meksiko kaj Centrameriko, kaj Atlantika marbordo de Sudameriko tiom for suden ĝis la elfluo de la Amazona rivero.
Kokosinsula kukolo Coccyzus ferrugineus Kostariko
  Malhelbeka kukolo Coccyzus melacoryphus Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo kaj Venezuelo
Grizkrona kukolo Coccyzus lansbergi Arubo, Kolombio, Ekvadoro, Nederlandaj Antiloj, Panamo, Peruo, kaj Venezuelo.
  Avelventra kukolo Coccyzus pluvialis Jamajko
  Malhelbrusta kukolo Coccyzus rufigularis Dominika Respubliko
  Granda lacertokukolo Coccyzus merlini Bahamoj (en Andros, Eleuthera kaj New Providence) kaj Kubo
  Puertorika lacertokukolo Coccyzus vieilloti Puerto Rico
  Jamajka lacertokukolo Coccyzus vetula Jamajko
  Hispaniola lacertokukolo Coccyzus longirostris Hispaniolo (kaj ĉe Haitio kaj ĉe Dominika Respubliko)

Referencoj

redakti
  1. Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 13a de Aŭgusto 2022 .