Claude Chappe
Abbé Claude CHAPPE [klod ʃap] prononcu ŝapp (naskiĝis la 25-an de decembro 1763 en Brûlon (d:Q1225565), Mansio ; mortis la 23-an de januaro 1805 en Parizo) estis franca kleriko kaj inĝeniero, inventinto de unu el la optikaj telegrafaj metodoj.
| Claude Chappe | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 25-an de decembro 1763 en Brûlon |
| Morto | 23-an de januaro 1805 (41-jaraĝa) en Parizo |
| Mortokialo | drono |
| Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 29 (1829–) 48° 51′ 33″ Nordo 2° 23′ 43″ Oriento / 48.859068 °N, 2.395148 °O (mapo) Tombejo de Vaugirard (1805–1829) Grave of Chappe (en) |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Alma mater | Prytanée National Militaire (mul) Lycée Corneille (mul) |
| Memorigilo | |
| Familio | |
| Patro | Ignace Chappe (mul) |
| Frat(in)oj | Ignace Chappe (mul) |
| Parencoj | Jean-Baptiste Chappe d'Auteroche (en) |
| Okupo | |
| Okupo | inventisto inĝeniero |



En 1792 li demonstris praktikan semaforsistemon, kiu poste etendiĝis tra la tuta Francio. Lia sistemo konsistis el serio da turoj, ĉiu ene de vidlinio de la aliaj, ĉiu subtenante lignan maston kun du krucbrakoj sur pivotoj, kiuj povus esti metitaj en diversajn poziciojn. La funkciigisto en turo movigis la brakojn al sinsekvo de pozicioj, literumante tekstmesaĝojn en semaforkodo. La funkciigisto en la sekva turo legis la mesaĝon per teleskopo, poste transdonis ĝin al la sekva turo. Ĉi tiu estis la unua praktika telekomunikada sistemo de la industria epoko, kaj estis uzata ĝis la 1850-aj jaroj, kiam elektraj telegrafoj anstataŭigis ĝin.
En 1793, Claude konstruis optikan telegraflinion. La signalo estis elsendata per aparatoj, kiujn li nomis "taĥigrafoj", kiuj similis al grandegaj brakoj sur la ciferplato de horloĝo. Tuj kiam la montrilo sur unu taĥigrafo moviĝis al certa simbolo, la funkciigisto de la sekva taĥigrafo, vidante tion, devis ripeti la signalon. Tiamaniere, la signalo pasis de unu aparato al la sekva. Kiam Claude Chappe komencis instali taĥigrafojn en Parizo, kolera homamaso da civitanoj detruis la aparatojn.[1]
La unua telegraflinio ekfunkciis inter Parizo kaj Lillo en 1794.[2] La unua sendita mesaĝo estis la rekonkero de la urbo Le Quesnoy (apud Lillo). Chappe establis telegrafan reton en Francio. La konkeroj de Napoleono kondukis al la disvastiĝo de la teknologio tra Eŭropo. Interalie, konekto kun 22 stacioj estis establita inter Metz kaj Majenco. La unua mesaĝo atingis Majencon la 29-an de majo 1813.
Kiam la unuaj elektraj telegrafoj komencis aperi ĉirkaŭ 1845, ekzistis ĉirkaŭ 5 000 kilometroj da Chappe-linioj kun 534 optikaj stacioj en Francio.
Funkcio
redaktiKun la helpo de Abraham-Louis Bréguet, Claude evoluigis novan metodon por sendi raportojn uzante sistemon de turoj kun moveblaj fostoj. En 1792, Chappe prezentis priskribon de sia metodo, nomata la semaforo, al la Nacia Asembleo, kiu dekretis la konstruadon de la unua optika telegrafa linio inter Parizo kaj Lillo, 225 km longa, en 1793-1794. Oni ankaŭ planis konstrui 22 staciojn kaj rekruti kaj trejni personaron. Ĉiu stacio estis ekipita per vertikala masto, rememoriga pri fervoja semaforo. Moveblaj regiloj estis alkroĉitaj al la fino de la masto. Uzante ŝnurojn kaj puliojn, la regiloj povis preni 196 malsamajn poziciojn, reprezentante ne nur ĉiujn literojn, sed ankaŭ tutajn, ofte uzatajn vortojn. Ĉiun stacion tenis unu aŭ du laboristoj. Ili observis la najbaran stacion per teleskopo kaj reproduktis sur sia masto la signalojn senditajn de sia najbaro. La signaloj tiam estis transdonitaj, kaj litero post litero, vorto post vorto, la raportoj estis elsenditaj de unu stacio al alia laŭlonge de la tuta linio.
En sekreta libro oni kodigis 6000 vortojn al nombroj. Difinita nombro difinis ekskluzivajn brakopoziciojn, kiujn la telegrafisto manipulis de sur la tero. Nur la unua kaj la lasta ĉeftelegrafistoj de longa ĉeno de stacioj scipovis ĉifri kaj deĉifri la tekston. La ceteraj telegrafistoj nur imitis la brakopoziciojn tiel, ke ili teleskope vidis la antaŭajn brakopoziciojn.
Referencoj
redakti- ↑ Huurdeman, Anton A. La Tutmonda historio de telekomunikadoj. - Hoboken, NJ: John Wiley & Sons, Inc, 2003. - pp. 19-20 . — ISBN 0-471-20505-2
- ↑ French source: Tour du télégraphe Chappe (el Retarkivo {{{1}}})
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Franclingva artikolo: Les Télégraphes Chappe, l'Ecole Centrale de Lyon
- Franclingva artikolo: Le télégraphe aérien, en Les merveilles de la science, de Louis Figuier, t. 2, paĝoj 20–68
- Itallingva artikolo: Francesco Frasca, Il telegrafo ottico dalla Rivoluzione francese alla guerra di Crimea, en Informazioni della Difesa, n°1, 2000, Roma: Stato Maggiore della Difesa, pp 44–51.

