Clarence Darrow

usona advokato kaj ĉefa membro de la Usona Unio por Civilaj Liberecoj (1857-1938)

Clarence Seward DARROW /ˈdæroʊ/ (n. la 18-an de aprilo 1857 - m. la 13-an de marto 1938 ) estis usona advokato kaj unu el la gvidantoj de la Usona Unio por Civilaj Liberecoj, kiu, pro ideologiaj kialoj, funkciis kiel defendadvokato en multaj famaj procesoj. [1][2][3]

Clarence Darrow
Persona informo
Clarence Seward Darrow
Naskiĝo 18-an de aprilo 1857 (1857-04-18)
en Kinsman Township, Ohio
Morto 13-an de marto 1938 (1938-03-13) (80-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Allegheny College (mul) Traduki
University of Michigan Law School (en) Traduki
Universitato de Miĉigano Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patrino Emily Eddy (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj J. Howard Moore (mul) Traduki (fratina bofrato) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo advokato
juristo
verkisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Usono vd
Verkado
Verkoj The plea of Clarence Darrow 
War Prisoners vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li defendis politike motivitajn akuzitojn, aktivulojn en la laborista kaj afrik-usonaj movadoj, kaj anarkiistojn. Principa kontraŭulo de la mortopuno, li konsentis defendi junulajn deliktulojn Leopold kaj Loeb (d:Q668789) en ilia proceso pro la murdo de la 14-jaraĝa Bobby Frank (1924). Kiel subtenanto de la scienca mondkoncepto, li reprezentis instruiston John T. Scopes en la tiel nomata " Simia Proceso " (1925), en kiu li kontraŭstaris William Jennings Bryan (ŝtatisto, fama oratoro kaj trifoja prezidenta kandidato), kiu postulis malpermeson de la instruado de evolucio en lernejoj. Kromnomita "la plej sofistika advokato en la kamparo" (d:Q5177513), [4] li distingiĝis pro sia spriteco kaj agnostikismo, lia humuron kaj elokventecon, danke al kio li fariĝis unu el la plej famaj usonaj advokatoj kaj defendanto de civitanaj liberecoj.[5][6][7]

Verkaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. (1999) The Timeless Litigator”, Litigation 26 (1), p. 12–18.
  2. (2000-01-01) Who Is the Lawyer of the Century”, Loyola of Los Angeles Law Review 33 (2), p. 613.
  3. Clarence Darrow. Alirita 2023-11-16 .
  4. Linder, Douglas O. (1997). "Who Is Clarence Darrow?" Arkivigite je 2009-03-10 per la retarkivo Wayback Machine, The Clarence Darrow Home Page
  5. Clarence Darrow | American Lawyer & Civil Rights Activist | Britannica (2023-09-29). Alirita 2023-09-30 .
  6. Clarence Darrow. Alirita 2023-11-17 .
  7. Hakim, Joy. (1995) War, Peace, and All That Jazz. New York, New York: Oxford University Press, p. 44–45. ISBN 0-19-509514-6.

Eksteraj ligiloj

redakti