Chris Colfer

usona aktoro, kantisto kaj verkisto

Christopher "Chris" Paul COLFER (naskita la 27-an de majo 1990 en Clovis, Kalifornio) estas usona kantisto, aktoro, aŭtoro kaj scenaristo, plej konata pro sia rolo kiel Kurt Hummel en la televida serio Glee. Pro ĉi tiu rolo, Colfer ricevis Oran Globon en 2011 por Plej Bona Flankaktoro en Miniserialo aŭ Televidserio. Li ankaŭ gajnis la People's Choice Awards por "Plej Ŝatata Komedia Televidaktoro" en kaj 2013  kaj 2014.

Chris Colfer
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1990 (1990-05-27) (35-jaraĝa)
en Clovis
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Clovis East High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
televida aktoro
porinfana verkisto
filmaktoro
teatra aktoro
romanisto
filmproduktoro
verkisto
scenaristo
kantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2008– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La rolo de Kurt ankaŭ gajnis al Colfer du nomumojn por la Premio Emmy.  Li ankaŭ havis sukceson ekster Glee, inkluzive de la filmo Struck by Lightning (2012), kiun li verkis, produktis, ĉefrolis en, kaj adaptis en libron. Chris Colfer ankaŭ havis grandan sukceson kun sia libroserio The Land of Stories (La Lando de Rakontoj), kiu ĝis nun produktis tri librojn: The Wishing Spell (La Dezira Spell), The Enchantress Returns (La Reveno de la Sorĉistino), kaj A Grimm Warning (Averto de Grimm). Ĉi tiuj libroj igis lin furoranta aŭtoro en Novjorko. [1][2][3] En 2011, li estis nomita de Time Magazine kiel unu el la 100 plej influaj homoj de la jaro.

Referencoj

redakti
  1. Vena, Jocelyn (January 16, 2011) Glee Star Chris Colfer Dedicates Golden Globe To Bullied Kids. MTV. Arkivita el la originalo je February 19, 2014. Alirita February 2, 2014 .
  2. Goodacre, Kate (January 9, 2013) People's Choice Awards: Glee's Chris Colfer flattered by fanfiction. Arkivita el la originalo je February 19, 2014. Alirita February 2, 2014 .
  3. Naoreen, Nuzhat (January 9, 2014) Chris Colfer Says He Feels Fantastic After Winning People's Choice Award. blog.peopleschoice.com. Arkivita el la originalo je February 19, 2014. Alirita February 2, 2014 .

Eksteraj ligiloj

redakti