chown
komando en uniksaj operaciumoj por ŝanĝi posedanton de dosiero
chown (mallongigo de la angla change owner - ŝanĝi posedanton) estas komando uzata en Uniks-similaj sistemoj por ŝanĝi posedanton de dosiero. Senprivilegiaj (kutimaj) uzantoj kiuj deziras ŝanĝi grupon de dosiero kiun ili posedas povas uzi chgrp.
De la manlibra paĝo de BSD por chown:
Pro evidentaj sekurecaj kialoj, la posedadon de dosiero povas esti ŝanĝita nur de super-uzanto. Simile, nur membro de grupo povas ŝanĝi la identigilon de dosierogrupo al tiu grupo.[1]
Ekzemploj pri uzado
redaktiĈi tiuj ekzemploj ilustras kutiman sintakson kaj uzon. Por modifi permesojn estas bezonata statuso de administranto aŭ rajto skribi al la dosiero. Por ŝanĝi posedanton estas bezonataj administraj rajtoj.
- Ŝanĝi la posedanton de
/var/run/httpd.pidal 'root' (la norma nomo por administranto).
$ chown root /var/run/httpd.pid
- Ŝanĝi la posedanton de
strace.logal 'rob' kaj la grupan identigilon al 'developers'.
$ chown rob:developers strace.log
- Ŝanĝi la posedanton de
/tmpkaj/var/tmpal 'nobody' (tio ne estas bona ideo) kaj ŝanĝi la grupon de/tmpkaj/var/tmpal 'nogroup'
$ chown nobody:nogroup /tmp /var/tmp
- Ŝanĝi la grupan identigilon de
/homeal 512 (sendepende ĉu la grupa nomo estas asociita kun la identigilo 512 aŭ ne).
$ chown :512 /home
- Ŝanĝi la posedon de
baseal la uzantofoouserkaj fari tio rikure (-R)$ chown -R foouser base
- Ŝanĝi la posedon al newuser kaj grupon al newgroup por ĉiuj dosieroj kaj dosierujoj en la aktuala dosierujo kaj ĉiuj subdosierujoj (rikure).
$ chown -R newuser:newgroup .
Tradukfonto
redakti| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Chown" en la angla vikipedio (fonta versio 575102139). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
- ↑ BSD Man page for chown, March 31, 1994. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-02-02 .
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktichown- Commands & Utilities Reference,The Single UNIX® Specification, Issue 7 de The Open Group- Manlibra paĝo pri chown Arkivigite je 2017-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
- La komando chown de The Linux Information Project (LINFO)