Choluteca
Choluteca [ĉoluTEka], oficiale nomita Ciudad de Choluteca estas urbego kaj municipo, ankaŭ ĉefurbo de la samnoma departemento Choluteca en Honduro. La loknomo signifas tribonomon de lokaj indianoj.
| Choluteca | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbego municipo de Honduro | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Departemento | departemento Choluteca | ||
| Kodo laŭ ISO 3166 | HN-CH | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 152 519 (2013) [+] | ||
| Loĝdenso | 142 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 13° 18′ N, 87° 12′ U (mapo)13.3061-87.195563888889Koordinatoj: 13° 18′ N, 87° 12′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 40 m [+] | ||
| Areo | 1072 km² ( 107 200 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC−06:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Demografio
redaktiEn 2022 municipo Choluteca havis loĝantaron de 175 056, dum la urbego 115 906.
Geografio
redaktiLa urbego situas 54 metrojn super la marnivelo sur ebenaĵo laŭ la maldekstra bordo de samnoma rivero Choluteca 35 kilometrojn de marbora feriejo Cedeño kaj 133 kilometrojn sude de la ĉefurbo Tegucigalpo. Honduro kaj Salvadoro estas ne tro for.
Historio
redaktiCholuteca apartenas al la malnovaj urboj de la lando. Hispanoj fondis la komunumon en 1535 sub nomo Jerez de la Frontera Choluteca. Ĝi ricevis urbostatuson en 1845. Inundoj dum la Uragano Mitch en 1998 kaŭzis signifajn damaĝojn en la urbo.
Ekonomio
redaktiTiu urbo estas unu el la ekonomie evoluintaj regionoj de Honduro. La agrikulturo produktas sukerojn, melonojn, akvomelonojn, gombojn, batatojn, kotonojn, kafojn, sezamojn, maizojn bovaĵojn kaj fiŝaĵojn. La malgranda industrio konsistas el ledo-, saliko- kaj ligno-prilaboroj. Choluteca estas grava transitpunkto sur la Tut-Amerika Ŝoseo kiel la sola grava hondura urbo, eĉ ĝi iĝis regiona centro de suda Honduro.
Trafiko
redaktiMotoro de la trafiko estas la menciita Tut-Amerika Ŝoseo, krome gravas vojo al la oceano kaj ekzistas ankaŭ aliaj vojoj al la lando. Nehazarde signifa busstacidomo funkcias en la urbego, krome flughaveno, kiu, ekde 2022 ne havas komercajn servojn. Arka pendoponto konstruita en la 1930-aj jaroj transiras la riveron.
Klimato
redaktiCholuteca havas varman duonaridan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh), tendencante al tropika savana klimato (Aw) kun varmaj tagaj temperaturoj tutjare. Jare pluvas averaĝe po 772 mm, inter majo-oktobro pli ofte pluvas, inter januaro-marto praktike ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 29 °C kaj varias inter 23-35 °C.
Vidindaĵoj
redaktiMultaj konstruaĵoj konserviĝis en la urbego ekde la kolonia periodo, ne nur la preĝejoj.
Famuloj
redaktien:José Cecilio del Valle naskiĝis en Choluteca.
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Banko
-
Konstruaĵo "Chorotega"



