Ĥaradrio
Ĥaradrio aŭ Charadrius estas genro de birdoj de la familio de Ĥaradriedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Estas klare, ke tiu genro nomigas kaj la familion kaj la ordon; tio estas, temas pri la plej tipa genro kaj de la ordo kaj de la familio. Tiuj birdoj havas unu aŭ pliajn malhelajn aŭ nigrajn striojn ĉe la brusto. Ili havas ankaŭ rimarkindajn blankajn kaj nigrajn markojn ĉe la vizaĝo.
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||
|
vidu tekston | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Aegialites / Aegialitis | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||

Ili loĝas en diversaj medioj ĉu internaj lagoj, ĉu koralaj aŭ sablaj strandoj, rokaj areoj, kotaj ebenaĵoj, tajdaj regionoj, marĉoj kaj aliaj humidejoj, ankaŭ terkulturejoj kaj eĉ golfejoj. Pro tio la termino ĥaradrio originas de la antikva greka lingvo ĥaradrios, pri birdo trovita en rivervaloj (el ĥaradra, "ravino").
Specioj
redaktiLa genro origine enhavis 33 speciojn. Tamen, en Decembro 2023, la International Ornithologists' Union metis ĉiujn speciojn sub Thinornis kaj Elseyornis en Charadrius, kaj kelkaj specioj de Charadrius estas nun metitaj en la genron Anarhynchus. Kiel rezulto Charadrius nun konsistas nur de 11 specioj:[1]
- Kripluvio, Charadrius vociferus Linnaeus, 1758
- Kolumpluvio aŭ Granda pluvio, Charadrius hiaticula Linnaeus, 1758
- Duonreta pluvio, Charadrius semipalmatus Bonaparte, 1825
- Fajfopluvio Charadrius melodus Ord, 1824
- Nigrakapa pluvio Charadrius cucullatus Vieillot, 1818
- Forbesa pluvio Charadrius forbesi (Shelley, 1883)
- Tribenda pluvio Charadrius tricollaris Vieillot, 1818
- Nigrorela pluvio Charadrius melanops Vieillot, 1818
- Strandopluvio Charadrius novaeseelandiae Gmelin, JF, 1789
- Malgranda pluvio Charadrius dubius Scopoli, 1786
- Orientazia pluvio Charadrius placidus Gray, JE & Gray, GR, 1863
Referencoj
redakti- ↑ International Ornithologists' Union. Gill, Frank; Donsker, David; Rasmussen, Pamela (eld.). "IOC World Bird List 14.1" (xlsx). Alirita en 2023-12-20.


