Centraj Potencoj
aro de ŝtatoj — ĉefe Germana Imperiestra Regno, la Habsburga Imperio, la Otomana Imperio, kaj Bulgario — batalintaj kaj venkitaj dum la Unua Mondmilito
(Alidirektita el Centraj potencoj)
Centraj Potencoj, ankaŭ misnomataj Centraj Imperioj, estis alianco de la Germana Imperiestra Regno, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Bulgario dum la Unua mondmilito de 1914 ĝis 1918. La "Centraj Potencoj", estis gvidataj de nove unuigita, diname industriiĝanta Germana Imperio, kaj havis imperialismajn politikajn emojn.
| Centraj Potencoj | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| milita alianco | |||||
| Komenco | 1914 vd | ||||
| Fino | 11-a de novembro 1918 vd | ||||
| |||||
La bazo de tiu komuna agado estis la Triopa Alianco de 1882 (germane: Dreibund, itale: Triplice Alleanza) inter Germanio, Aŭstrio-Hungario kaj Italio. Malgraŭ tio, Italio ne partoprenis la militon kune kun siaj aliancanoj kaj eĉ en 1915 deklaris militon kontraŭ ilin.

