Celadas
Celadas [zeLAdas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.
| Celadas | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 44194 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Raquel Clemente Muñoz | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 331 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 28′ N, 1° 9′ U (mapo)40.4746449-1.1500929Koordinatoj: 40° 28′ N, 1° 9′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 119 m [+] | ||
| Areo | 100,45358 km² ( 100 45. 358 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 18 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Okcidente de la municipa teritorio estas la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330.
Historio
redaktiLa zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Celadas oni malaltiĝis ĝis nunaj 374 loĝantoj.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la ermitejo, la urbodomo, la kastelo ktp.




