CGIAR
La CGIAR (antaŭe angle Consultative Group on International Agricultural Research, signifante Konsulta Grupo pri Internacia Agrikultura Esploro) estas konsorcio de esplorcentroj, kies tasko estas pliigi nutraĵsekurecon, redukti kamparan malriĉecon, plibonigi homan sanon kaj nutradon, kaj certigi daŭrigeblan administradon de naturaj rimedoj.[1][2] Ĝi kunordigas la laboron de 15 centroj, en kunlaboro kun partneraj organizoj, naciaj kaj regionaj esplorinstitutoj, akademio, la privata sektoro kaj civila socio.[3][4]
| CGIAR | ||
|---|---|---|
| Consultative Group for International Agricultural Research | ||
| neprofitcela organizaĵo | ||
| Komenco | 1971 vd | |
| Geografia situo | 43° 38′ 49″ N, 3° 52′ 8″ O (mapo)43.6470594887263.8689476652769Koordinatoj: 43° 38′ 49″ N, 3° 52′ 8″ O (mapo) | |
| Lando(j) | Francio • Usono vd | |
| Sidejo | Monpeljero | |
| Situo | Vaŝingtono | |
|
| ||
| Agareo |
arbara mastrumado | |
| Filioj | Internacia Riza Esplorinstituto Internacia Instituto por Esplorado de Nutropolitiko CIFOR ICRAF Internacia Terpoma Centro Internacia Centro por Plibonigo de Maizo kaj Tritiko Afrika Riza Centro Internacia Instituto pri Brutaro Internacia Centro por Agrikultura Esploro en la Sekaj Areoj Alianco de Bioversity International kaj CIAT Monda Fiŝa Centro Internacia Instituto pri Esplorado de Kultivaĵoj por la Duon-Sekaj Tropikoj Internacia Akvadministrada Instituto Internacia Instituto de Tropika Agrokulturo | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
CGIAR origine estis akronimo por la Konsulta Grupo pri Internacia Agrikultura Esploro; tamen, post interna reformo, oni decidis, ke ĝi ne plu estos ligita al la akronimo kaj CGIAR estos la nomo uzata por identigi ĝin.
CGIAR ricevis la unuan Premion Reĝo Baudouin en 1980/1981.
Priskribo
redaktiInternacinivele temas pri strategia partnereco de 64 membroj, kiu kunlaboras kun vasta gamo da registaraj organizaĵoj, civilsociaj organizaĵoj kaj la privata sektoro tutmonde. CGIAR-membroj inkluzivas 21 evolulandojn, 26 industriigitajn landojn, kvar kunsponsorojn kaj dek tri internaciajn organizaĵojn. Nuntempe, pli ol 8 000 sciencistoj kaj dungitoj en pli ol 100 landoj aktivas por CGIAR.[5] La fonda celo de CGIAR estis "batali kontraŭ manĝaĵmankoj en tropikaj kaj subtropikaj landoj per esplorado kaj investado en novaj, alt-produktemaj kultivaĵvariaĵoj kaj plibonigita brutbredado." [6]
La 15 centroj kiuj konsistigas la konsorcion estas neprofitcelaj organizaĵoj, ĉefe situantaj en evolulandoj. Ĉiu centro havas sian propran sendependan organizaĵon kun estrara, administra kaj scienca personaro. Esplorado estas farata laŭ politikoj establitaj de la komitato de la konsorcio.
Esplorprogramoj
redaktiLa jenaj esplorprogramoj konsistigis la CGIAR-Esplorpaperaron de 2017-2021 (ĉefaj centroj montritaj en krampoj):
- FISH - Fish Agri-Food Systems[7] (WorldFish)[8]
- FTA - Forests, Trees, and Agroforestry[9] (CIFOR)
- Grain Legumes and Dryland Cereals[10] (ICRISAT)
- WHEAT[11] - Global Alliance for Improving Food Security and the Livelihoods of the Resource-poor in the Developing World (CIMMYT)
- Livestock[12] (ILRI)
- Maize[13] (CIMMYT)
- Rice[14] (IRRI)
- RTB - Roots, Tubers and Bananas [15] (CIP)[16]
Tutmondaj Integraj Programoj
redaktiTransversaj Tutmondaj Integraj Programoj formiĝis por kunlabori proksime kun la Programoj pri Agro-Nutraĵaj Sistemoj ene de koncernaj agro-ekologiaj sistemoj. Kvar programoj formis parton de la Portfolio de 2017-2021.
- CCAFS - Climate Change, Agriculture and Food Security[17] (CIAT)[18]
- A4NH - Agriculture for Nutrition and Health[19] (IFPRI)
- PIM[20] - Policies, Institutions, & Markets (IFPRI)
- WLE - Water, Land and Ecosystems[21] (IWMI)
Eksaj programoj
redakti- GRiSP - A Global Rice Science Partnership (IRRI)[22]
- Aquatic Agricultural Systems[23] - Harnessing the Development Potential of Aquatic Agricultural Systems[23] for the Poor and Vulnerable (WorldFish)
- More Meat, Milk and Fish[24] by and for the poor (ILRI)[25]
- Dryland Systems[26]
- Humidtropics
- Grain Legumes[27] (ICRISAT)
Historio
redaktiEn majo 1971, 11 landoj kaj 9 organizaĵoj fondis la CGIAR kun la konvinko, ke agrikultura scienco estas grava rimedo por kontraŭbatali mondan malsaton. La fondintoj estis:
|
Poste, aliaj landoj kaj organizaĵoj aliĝis al la iniciato, kiuj estas:
|
|
|
|
Referencoj
redakti- ↑ CGIAR launches initiative to build food security policy in 6 countries (angle) (2022-05-17). Alirita 2023-05-29 .
- ↑ CIP in the CGIAR (en-US). Alirita 2023-05-29 .
- ↑ . CGIAR. Arkivita el la originalo je 2012-07-28. Alirita 2012-07-18 .
- ↑ . You've probably never heard of CGIAR, but they are essential to feeding our future. Alirita 2023-02-02 .
- ↑ Funders (en-US). Alirita 2022-12-14 .
- ↑ . Moving towards "One CGIAR" (en-GB) (17 March 2021). Alirita 2023-02-02 .
- ↑ FISH CRP (angle). Alirita 2021-10-24 . [rompita ligilo]
- ↑ WorldFish. Arkivita el la originalo je 4 November 2002. Alirita 24 October 2021 .
- ↑ Home. Alirita 21 June 2019 .
- ↑ GLDC (en-US). Arkivita el la originalo je 21 November 2021. Alirita 2021-11-21 .
- ↑ CGIAR Research Program on WHEAT. Alirita 21 June 2019 .
- ↑ CGIAR Research Program on Livestock (angle). Alirita 2021-11-21 .
- ↑ This is Maize CRP (en-US). Alirita 2021-11-21 .
- ↑ Home (en-US). Alirita 2021-11-21 .
- ↑ Home. Alirita 21 June 2019 .
- ↑ CIP. Alirita 21 June 2019 .
- ↑ CCAFS: CGIAR research program on Climate Change, Agriculture and Food Security. Alirita 21 June 2019 .
- ↑ HOME. Alirita 21 June 2019 .
- ↑ Agriculture for Nutrition and Health. Alirita 21 June 2019 .
- ↑ Policies, Institutions and Markets - CGIAR Research Program. Alirita 21 June 2019 .
- ↑ Water, Land and Ecosystems. Alirita 21 June 2019 .
- ↑ European Commission : CORDIS : Go local: Member States Newsroom (2010-11-12). Arkivita el la originalo je 14 October 2012. Alirita 2012-07-18 .
- ↑ 23,0 23,1 Home | Aquatic Agricultural Systems. Arkivita el la originalo je 2013-02-11.
- ↑ CGIAR Research Program on Livestock and Fish - More meat, milk and fish by and for the poor (8 February 2013). Arkivita el la originalo je 8 February 2013. Alirita 21 June 2019 .
- ↑ International Livestock Research Institute. Alirita 21 June 2019 .
- ↑ CGIAR Research Program on Dryland Systems / CGIAR. CGIAR. Arkivita el la originalo je 2012-07-07.
- ↑ CGIAR Research Program on Grain Legumes / CGIAR. Arkivita el la originalo je 2013-01-23. Alirita 2013-01-23 .


