Bruna aramido
La Bruna aramido (laŭ la latina scienca nomo Aramides wolfi, ankaŭ nomita Volfa aramido, Bruna arbarralo kaj surloke Chilacoa café (Kafa ĉilakoo)) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.[1][2][3] Ĝi troviĝas en okcidentaj marbordaj Kolombio kaj Ekvadoro.[4]
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Aramides wolfi Berlepsch & Taczanowski, 1884 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Taksonomio kaj sistematiko
redaktiAspekto
redaktiLa Bruna aramido estas 33 ĝis 36 cm longa. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas flavverdan bekon, ruĝan okulirison, kaj rozkolorajn krurojn kaj piedojn. Ilia kapo estas cindrogriza kun flava makulo sur la frunto kaj pala gorĝo. Iliaj vosto, flankoj kaj ventro estas nigraj kaj la cetero de ilia korpo estas kaŝtanbruna ĝis tre bruna. Nematuruloj kaj junuloj ne estis priskribitaj.[5]
La specia epiteto omaĝas la germanan naturscienciston Theodor Wolf, kiu laboris ĉefe ĉe Galapagoj.
Distribuado kaj habitato
redaktiLa Bruna aramido estas dise distribuita en okcidenta Kolombio kaj okcidenta Ekvadoro. Ununura raporto de 1977 de Peruo estis retirita en 2011 kaj la Suda Amerika Klasifika Komitato de la American Ornithological Society ne rekonas ĝin.[1][5][6][4] Ĝi enloĝas gamon da malsekaj kaj sekaj pejzaĝoj inkluzive de mangrovoj, nesalakvaj marĉoj, marĉaj maldensaj arbaroj, riverareoj, kaj matura kaj sekundara arbaro. En alteco ĝi varias de marnivelo ĝis 900 m.[5]
Referencoj
redakti- 1 2 3 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ BirdLife International (2016). “Brown Wood-rail Aramides wolfi”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22692581A93359785. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22692581A93359785.en. Alirita 15a de Oktobro 2022..
- 1 2 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. Alirita la 24an de Julio, 2022
- 1 2 3 Taylor, B., E. F. J. Garcia, G. M. Kirwan, kaj E. de Juana (2020). Brown Wood-Rail (Aramides wolfi), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 15an de Oktobro, 2022
- ↑ Graves, G.R. (2011). Status of wood rails (Aramides) in mangroves in north-west Peru. Bull. Brit. Orn. Club. 131(3): 210–212



